Alfonso la 2-a (Portugalio)

(Alidirektita el Afonso la 2-a (Portugalio))

Alfonso la 2-a de Portugalio (kromnomita La Dikulo aŭ La Leprulo) (n. en Koimbro, la 23-an de aprilo 1185; m. en Santarém, la 25-an de marto 1223) estis la tria reĝo de Portugalio. Li estis la filo de Sanĉo la 1-a de Portugalio[1] kaj de ties edzino, Dulce de Berenguer[2], plej konata kiel Dulce de Barcelono, infantino de Aragono. Alfonso sukcedis sian patron en 1211.

Alfonso la 2-a
3-a Reĝo de Portugalio
Alfonso la Dikulo aŭ la Leprulo
Alfonso la Dikulo aŭ la Leprulo
Regado 1211–
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1185 (1185-04-23)
en Koimbro,  Portugalio
Morto 25-an de marto 1223 (1223-03-25) (37-jaraĝa)
en Santarém,  Portugalio
Mortis per lepro vd
Tombo Monaĥejo de Alcobaça vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Burgonja dinastio en Portugalio vd
Patro Sanĉo la 1-a de Portugalio vd
Patrino Dulce of Aragon vd
Gefratoj Mafalda of Portugal • Theresa of Portugal • Sancha of Portugal • Berengaria of Portugal • Branca of Portugal • Peter of Portugal • Ferdinand of Portugal • Constance of Portugal I • Rajmundo de Portugalio • Martim Sanches of Portugal • Rodrigo Sanches of Portugal • Gil Sanches of Portugal • Teresa Sanches of Portugal • Pedro Moniz • Urraca Sanches of Portugal • Constança Sanches vd
Edz(in)o Urraca of Castile vd
Infanoj Sanĉo la 2-aAlfonso la 3-a • Eleanor of Portugal • Infante Fernando, Lord of Serpa vd
Profesio
Alia nomo O Gordo • O Gafo vd
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reĝado redakti

La unuaj jaroj de lia reĝado estis signigitaj de perfortaj internaj konfliktoj inter Alfonso la 2-a kaj siaj fratinoj Mafalda[3], Tereza[4] kaj Sanĉa[5] (al kiu la patro de la infantinoj heredis laŭtestamente, sub la titolo de reĝinoj, la proprietaĵon de kelkaj kasteloj en la centro de la lando) - Montemor-o-Velho, Seia kaj Alenquer -, same kiel la respektivaj kvartaloj, distriktoj, alkadoj kaj profitoj), kiel provo pri centraliĝo de la reĝa povo, kio estis solvita nur pere de la konfiskado je la propraĵoj kaj ekzilo al Kastilio aŭ per la gastigado de la infantinoj en la monaĥinejojn.

La reĝado de Alfonso la 2-a sin karakterizis per nova stilo de registaro, kontraŭa al la militema tendenco de siaj antaŭuloj. Alfonso la 2-a ne kontestis siajn landbordojn kun Galegio kaj Leono, nek serĉis sian ekspansion suden (malgraŭ ke en lia reĝado la urbo Alcácer do Sal estis prenita de la Maŭroj, en 1217, tamen laŭ iniciato de grupo da nobelaro estritaj de la episkopo de Lisbono), li nepre preferis plifirmigi la ekonomian socialan strukturon de la lando. La unua aro de portugalaj leĝoj ŝuldas al li sian aŭtorecon kiu precipe celis la zorgon pri la privata proprietaĵo, civila rajto kaj monero-stampado. Krom tio, ambasadoroj estis irigitaj al diversaj eŭropaj landoj, klopodante estigi komercajn traktatojn. Kvankam la malzorgo pri la militismaj celoj, kiel oni menciis antaŭe, li irigis portugalajn trupojn, kiuj, flanke de la kastiliaj, aragoniaj kaj francaj, brave intermilitis en la fama Batalo de Las Navas de Tolosa (1212), defende de la Iberia Duoninsulo kontraŭ la muzulmanoj.

Aliaj reformoj de Alfonso la 2-a celis la interrilaton de la portugala krono kaj de la papo. Penante akiri la agnoskon pri la sendependiĝo de Portugalio, Alfonso Henriques, lia avo, estis devigita leĝdoni multenombrajn privilegiojn favore de la Eklezio. Post kelkaj jaroj, ĉi-rimedoj fariĝis pezaj al Portugalio, kiu konstatis ke la Eklezio elvolviĝis kiel ŝtato ene de la Ŝtato. Okaze de la plifirmigo de la portugala ŝtato forte starigite, Alfonso la 2-a penis malfortikigi la klerikularan povon ene de la lando, kaj komencis utiligi parton de la buĝetoj de la preĝejoj kun celoj pri nacia uzo. Ĉi-sinteno estigis diplomatian konflikton inter la Papeco kaj Portugalio. Post esti ekskomunikita de la Papo Honorio la 3-a, Alfonso la 2-a promesis reĝustigi siajn erarojn kontraŭ la Eklezion, tamen li mortis en 1223 ekskomunikite, ne klopodante fari ian ajn seriozan provon por plibonigi la politikan situacion.

Nur post la rezolucio de la konflikto kun la Eklezio, dum la unuaj monatoj de reĝado de lia sukcedanto Sanĉo la 2-a, Alfonso la 2-a finfine povis ripozi en paco en la Monaĥejo de Alcobaça. Li estis la unua monarko kiu faris de la cistercia abatejo la reĝan panteonon.

Laŭ liaj ordonoj estis faritaj la unuaj Generalaj Enketoj[6] en Portugalio, kies komenciĝo estis en 1220.

Idaro redakti

  • Naturaj filoj:
    • Johano Alfonso (m. 1234)
    • Petro Alfonso (n. 1210).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Sanĉo la 1-a de Portugalio (1154-1211) (n. en Koimbro, la 11-a de novembro 1154; m. en Koimbro, la 26-an de marto 1211), alnomita la Popoliganto, pro la instigo kiun li apogis por la popoligo de la teritorioj en sia lando - elstariĝante la fondiĝon de la urbo Guarda, en 1199, krom la asignigo de administraj leteroj popoligante tiele distancegaj areoj de la reĝlando, precipe kun enmigrintoj de Flandroj kaj Burgonjo.
  2. Dulce de Barcelono (n. 1160; m. la 1-a de septembro, 1198), aragonia infantino kaj princino kaj dua reĝino de Portugalio el 1185 ĝis sia morto.
  3. Beatino Mafalda de Portugalio aŭ Mafalda Sanches (c1200Amarante, en la 1-a de Majo 1256), infantino de Portugalio kaj reĝino de Kastilio dum kelka tempoperiodo.
  4. Beatino Tereza de Portugalio (1181-1250) (* Koimbro, c1181 † Lorvão, en la 18-a de Junio 1250), ankaŭ nomita Tarazja aŭ Tareja, filino pli maljuna de Sanĉo la 1-a de Portugalio kaj edzino de Alfonso la 9-a de Leono.
  5. Beatino Sanĉa de Portugalio (1180-1229) (* Koimbro, c1178Koimbro, en la 13-a de Marto 1229), dua filino de la reĝo Sanĉo la 1-a de Portugalio, ŝi estis Senjorino de Alenquer kaj Abatino de Lorvão.
  6. La Generalaj Enketoj estis administra procedo uzita en la unuaj tempoj de la portugala monarkio.
  7. Urraca de Castela, Reĝino de Portugalio (1187-1220) (* 1187 † en la 3-a de Novembro 1220), ankaŭ konata kiel Uraka de Portugalio, estis infantino de Kastilio ekde 1211 ĝis sia morto edzina reĝino de Portugalio danke al la edziniĝo kun Afonso la 2-a de Portugalio. Ŝi estis filino de Alfonso la 8-a, reĝo de Kastilio.
  8. Sanĉo la 2-a (Portugalio) (1209-1248) (* Koimbro, en la 8-a de Septembro 1209Toledo, Kastilio, en la 4-a de Januaro 1248), kromnomita La Biretulo aŭ la Pia, kvara reĝo de Portugalio.
  9. Valdemar la 2-a de Danio (1170-1241) (* en la 21-a de Junio 1170 † en la 27-a de Marto 1241), alnomita la Venkanto, estis reĝo de Danio el 1202 ĝis sia morto.