Agia Napa (en greka Αγία Νάπα, prononce aˈʝa ˈnapa; en turka Aya Napa) estas turismurbo de plej orienta pinto de la suda marbordo de Kipro, fama pro siaj sablaj strandoj. Ĵuse, krom esti familia feria turismejo, ĝi iĝis "diboĉa ĉefurbo" kun Ibiza, Rimini, kaj Mikonos. Kiel ĉe tiuj menciitaj, ĝi iĝis ĉefe populara pro rilato al modernaj muziktipoj kiaj britdevenaj dubstep, drumenbaso, grime, haŭzo, kaj "garage".

Agia Napa
komunumoj de Kipro
Administrado
Poŝtkodo 5330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 212  (2011) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 59′ N, 34° 0′ O (mapo)34.9899160634.00063497Koordinatoj: 34° 59′ N, 34° 0′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 30,6395 km² (3 063 .95 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Agia Napa (Kipro)
Agia Napa (Kipro)
DEC
Agia Napa
Agia Napa
Situo de Agia Napa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agia Napa [+]
vdr
Strando de Agia Napa.

Etimologio redakti

La nomo Agia Napa devenas el Veneci-epoka monaĥejo samnoma, situinta en la centro de la urbo, ĉe la placo kiu nune estas la centro de noktoklubado. La vorto "Agia" signifas "sankta" en greka. "Napa" estas arkaismo kaj signifas "arbareta valeto". En antikva epoko la ĉirkaŭa areo de la urbo estis kovrita de densa arbaro.