Ahmet Altan

turka ĵurnalisto kaj verkisto

Ahmet Altan (naskiĝis la 2-an de marto 1950 en Ankaro) estas turka ĵurnalisto kaj verkisto. Li multajn jarojn kiel kolumnisto ĵurnalisme verkis por la gazetoj Hürriyet, Güneş, Milliyet kaj Yeni Yüzyıl. En 2007 kun la kolego Alev Er li fondis propran gazeton Taraf: tiu gazeto eksplicite celis temigi la armenan genocidon, kutime prisilentata kaj neata fare de la turka registaro, kaj la diskriminacion de la kurdoj en Turkio. Post puĉoprovo de julio 2016 lia gazeto tuj malpermesiĝis, kaj li kun sia frato kondamniĝis al malliberiĝo ĝismorta.

Ahmet Altan
A page from ahmet altan's kristal denizaltı (120800397).jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1950 (1950-03-02) (70-jara)
en Ankaro
Lingvoj turka lingvo
Ŝtataneco Turkio
Alma mater kolegio Robert • Mez-Orienta Teknika Universitato • Universitato de Istanbulo • liceo Vefa
Familio
Patro Çetin Altan
Frat(in)o Mehmet Altan
Okupo
Okupo aŭtoroĵurnalistoverkisto
Information icon.svg
vdr

Komence de oktobro 2019 la renoma premio Gefratoj Scholl en Germanio honorigis lin kaj lian verkon Ich werde die Welt nie wiedersehen. Texte aus dem Gefängnis ("Mi neniam revidos la mondon. Tekstoj el la malliberejo").

"Atakürt"Redakti

En aprilo 1995 li en eseo de la gazeto Milliyet skizis fikcian landon, en kiu la turkoj estus subpremataj kaj asimilataj fare de la kurdoj. Laŭ tiu fikcio la posta ribela gvidanto Mustafa Kemal ne naskiĝis kiel turko en Saloniko, sed kiel kurdo en Mosulo, kaj post milito pri sendependeco ricevis la honoran nomon Atakürt (patro de la kurdoj, anstataŭ Atatürk, patro de la turkoj). La nova lando baptiĝis Kürdiye (anstataŭ Türkiye). La ekzisto de turka etno en tiu lando estis neata, kaj la turkoj laŭ perforta politiko devige asimiligitaj al la gvida kurda kulturo. Per tiu polemika eseo li volis atentigi pri la problema politiko de la turka registaro pri la etna, lingva kaj kultura malplimulto de kurdoj en la lando. Ahmet Altan pro la artikolo estis senpostenigita kaj la turkia kortumo pri ŝtata sekureco kondamnis lin je 18 monatoj da mallibereco. Post interveno ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj la kondamno ŝanĝiĝis al mona punpago.[1]

Verkaro (elekto)Redakti

  • Dört Mevsim Sonbahar. (1982) („kvar sezonoj de autuno“)
  • Sudaki İz. (1985) („la spuro en la akvo“)
  • Yanlızlığın Özel Tarihi. (1991) („la speciala historio de soleco“)
  • Tehlikeli Masallar. (1996) („danĝeraj fabeloj“)
  • Kılıç Yarası Gibi. (1998) („kiel glava vundiĝo“)
  • İsyan Günlerinde Aşk. (2001) („Amo dum la ribelaj tagoj“)
  • Aldatmak. (2002) („Trompi“)
  • En Uzun Gece. (2005) („La plej longa nokto“)
  • Son Oyun. (2013) („Finalo“)
  • Ich werde die Welt nie wiedersehen. Texte aus dem Gefängnis. ("Mi neniam revidos la mondon. Tekstoj el la malliberejo") germane, Frankfurto ĉe Majno 2018, ISBN 978-3-10-397425-6.

ReferencojRedakti

  1. Ahmet Altan tazminat kazandı. en la gazeto Milliyet, la 24-an de julio 2001, vidita la 6-an de oktobro 2019 (turke).