Ajmaroj

(Alidirektita el Ajmaro)

La ajmaroj estas indiĝena popolo en Sudameriko, parolante la ajmaran lingvon. Ili parte loĝas en areo de Andoj sur altebenaĵoj en Bolivio. Ili estas tie ĉirkaŭ 30-40% de la loĝantaro. Aliaj ajmaraj grupoj loĝas en suda Peruo, kie ili estas ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro kaj en norda Ĉilio, kie ili estas ĉirkaŭ 0,3% de la loĝantaro.

Ajmaroj
etno • indigenous people in Peru • indigenous peoples in Argentina • indigenous peoples in Chile • indigenous peoples in Bolivia
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ajmara lingvo
vdr
Flago de la Ajmaroj

Origino redakti

Pri la origino de la ajmaroj ekzistas diversaj tezoj.

La indiĝenaj aŭtoroj reprezentas ĉefe tiun tezon, ke la ajmara kulturo venas de la anda altkulturo Tiwanaku (1580 a.K - 1172 p.K.). La iama imperia teritorio kongruas kun nuna lingvoareo de la ajmara. La ĉefurbo de Tiwanaku-imperio situas je 3 600 metroj kaj havis en la 12-a jarcento pli ol 40 000 loĝantojn. Tiu kulturo estis inter la unuaj komunumoj, kiuj konstruis per ŝtono. Kvankam la arkeologoj elfosis tuin urbon nur sesone, ĝi apartenas nun al la plej gravaj vidindaĵoj de Sudameriko.

Lingvo redakti

Ilia lingvo, la ajmara, estas oficiala lingvo en Bolivio.

Konsidero de tempo redakti

Male al multaj aliaj popoloj, Ajmaroj konsideras, ke la pasinteco estas antaŭe, konata kaj videbla, kaj ke la estonteco, nekonata kaj nevidebla, estas malantaŭe.[1]

Konataj ajmaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti