Akompana naftogaso

Akompana naftogasonaftogaso estas gaso, diluita en nafto ĉe la tavolaj kondiĉoj. Ĝi estiĝas dum ekspluatado de naftokuŝejoj sekve de malaltiĝo de tavolpremo, kiam tiu iĝas malpli alta ol la nafta saturiĝopremo.

EnhavoRedakti

Enhavo de la naftogaso en naftoj (gasfaktoro) varias de 3-5 m³/tuno en la plej supraj horizontoj ĝis 200-250 kaj pli en la plej profundaj tavoloj, se kuŝejoj bone konserviĝis. La enhavo de naftogaso dependas de tiu de nafto, en kiu ĝi diluiĝis, de kondiĉoj en kiuj ĝi formiĝis kaj troviĝas, ĉar tio difinas stabilecon de la sistemo kaj eblecon de ĝia natura malgasiĝo.

KlasifikoRedakti

Laŭ enhavo oni klasifikas naftogasojn tiel:
— la ĉefe hidrokarbonaj (hidrokarbonoj konsistigas 95-100%);
— la hidrokarbonaj kun aldono de CO2 (kiu konsistigas 4-20%);
— la hidrokarbono-azotaj (N2 estas ĝis 50%).

Krome en naftogasoj ĉeestas vaporoj de: akvo, hidrogena sulfido kaj noblaj gasoj (heliumo, argono).

Laŭ enhavo de metano kaj ties homologoj, oni klasifikas naftogasojn tiel:
— la sekaj (CH4 pli ol 85%, C2H6 + superaj — 10-15%);
— grasaj (CH4 60-85%, C2H6 + superaj — 16-35%).

EsploradoRedakti

Por difini enhavon kaj kvanton de naftogaso oni malgasigas naftospecimenojn, prenitajn je putobuŝo aŭ en tavolkondiĉoj pere de profunda specimenprenilo. Danke al parta malgasiĝo de naftoj en apudbora zono kaj levotuboj la naftogaso, prenita ĉe la putobuŝo, enhavas pli da metano kaj malpli de ĝiaj homologoj ol la gaso el profundaj specimenoj.

UzadoRedakti

En gasrafinejoj el naftogaso oni faras gasolinon (gasa benzino), benzinita gaso (ĉefe la metana frakcio, eligita de la naftogaso) kaj hidrokarbonaj frakcioj (teknike puraj hidrokarbonoj). Ĉio ĉi estas uzata kiel fuelo kaj en la naftokemia industrio (produktado de polimeroj ktp).

SovetunioRedakti

Dum kreado en Sovetunio de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso en la 1960-aj jaroj, la aŭtoritatoj zorgis sole pri nafto, dum ĉiuj akompanaj resursoj estis neglektataj. Utiligado de naftogaso en la 1960-aj jaroj ne okazis, plejparte ĝi estis bruligata tuj post elminigado, en torĉoj[1].

En 1968 Vasilij Koreljakov, plenuminta devojn de la estro de Tjumennaftogaso, dum kunsido en Surguto diris al la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina ke konstruado de nuraj elminigaj objektoj sen infrastrukturo por pritraktado de nafto kaj utiligado de naftogaso estas kontraŭŝtata afero. Al tio tuj sekvis respondo: "Iuj naftestroj ĝis nun ne povas ŝanĝi siajn pensmanieron kaj rigardadon de la problemoj de la nova naftoregiono. La lando bezonas nafton, sed samtempe ĝi ne havas senlimajn resursojn — tion oni devas kompreni!"[2]

De 1970 ĝis 1977 estis konstruitaj naftoduktoj Aleksandrovskoje — Anĵero-Sudĵensko, SamotloroTjumenoAlmetjevsko, NiĵnevartovskoKujbiŝevo, sistemo de gasduktoj la Nordaj regionoj de Tjumena provincoUĥto — la ŝtatlimo de Sovetunio[3]. En majo 1975 ekfunkciis la unua parto de la Niĵnevartovska gasfabriko kaj gasdukto Niĵnevartovsko — Surguto, laŭ kiu naftogaso senigita je benzino ekfluis al la Surguta elektrostacio[4]. Tamen en 1980 nur 50,9 % de akompana naftogaso estis uzataj[5]. En 1975-1983 estis konstruitaj gasfabrikoj, kapablaj trakti pli ol 18 miliardojn da kubaj metroj da gaso, pro kio utiligado de naftogaso en la objektoj de Ĉeftjumennaftogaso kreskis de 11,7% en 1974 ĝis 69,4% en 1984. Poste tiu procentaĵo kreskis tre malrapide, foje eĉ malkreskis. Sume en 1970-1990 en Okcidenta Siberio estis bruligita pli ol 200 miliardoj da kubaj metroj da gaso kio egalas al 200 milionoj da tunoj da nafto[6].

LiteraturoRedakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтяной газ // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 280–281. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 81.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 212. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 140.
  4. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 274. ISBN = 5-93020-118-2.
  5. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 36.
  6. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 274. ISBN = 5-93020-118-2.