La busto de Antinoo Mondragone, konsiderita akrolito kiel bildo de kulto de Antinoo diigita.

En la antikveco, akrolito (en greka: ἀκρόλιθος / akrolithos) estis statuo kies torso estis el ligno kaj la membroj (kapo, manoj kaj piedoj) el marmoro. La ligno estis kaŝita de orumado aŭ, plej ofte, per vestaĵo, kun la partoj prilaboritaj el marmoro videblaj.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estis Statuo kolosa starigita de la reĝo Maŭzolo en la templo de Marto [tiele] (Halikarnaso). Statuo el lignobronzo kun kapo ŝtona. Amplekse, figuro farita parte per belaj ŝtonoj. La termino devenis el la greka akrolithos, el akros (alta) kaj lithos (ŝtono) kaj el la latina acrolithus.[1]

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 7.