Akva rezervujo Fláje

Akva rezervujo Fláje estas akvobaraĵo en Ĉeĥio, kiu estiĝis malantaŭ unika kontraŭforta akvobaraĵo, kiu estas ununura de sia speco en Ĉeĥio. Ĝi estis konstruita sur rojo Flájský potok en teritorio de municipo Český Jiřetín (apud vilaĝo Fláje) en la jaro 1963. Ĝi servas kiel hidroenergetika ekipaĵo kaj kiel provizujo de trinkakvo. La tuta akva rezervujo situas sur teritorio de municipo Český Jiřetín, laŭlonge laŭ la rezervujo kondukas limo de katastraj teritorioj Český Jiřetín kaj Fláje. Digo de la rezervujo estas alirebla el Litvínov sur ŝoseo II/271 (17,5 km) aŭ el Hrob sur ŝoseo II/382 (18 km).

Akva rezervujo Fláje
ĉeĥe: Vodní nádrž Fláje, ĉeĥe: Vodní dílo Fláje
rezervujo
Akva rezervujo Fláje, vido el Puklá skála
Oficiala nomo: Akva rezervujo Fláje
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Municipoj Český Jiřetín, Fláje
Rojo Flájský potok
Situo Akva rezervujo Fláje
 - alteco 737,31 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 12″ N 13° 34′ 56″ O / 50.68667 °N, 13.58222 °O / 50.68667; 13.58222 (mapo)
Longo 459 m
Larĝo de digo m
Alteco de digo 49,46 m
Maks. profundo 48,46 m
Volumeno 21 600 000,0 m3 (762 796 801 cu ft)
Akvokolektejo 14,95 km² (1 495 ha)
Areo 1,53 km² (153 ha)
Konstruita 1951–1964
Tipo de rezervujo kontraŭforta akvobaraĵo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Fláje Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

Ĝi estas konsisto de akvomastruma sistemo en regiono de nordbohemia brunkarba baseno. Suda bordo de la akva rezervujo najbaras kun ĉasrezervejo Fláje kaj sub la digo komenciĝas konservita sektoro de Floskanalo Fláje.

Historio redakti

La vrezervujo estis konstruita en la jaroj 1951–1964. La konstruaĵon projektis Hydroprojekt Praha, liverinto de la konstruaĵo estis Vodní stavby Sezimovo Ústí. En la trafikon ĝi estis donita en la jaro 1960. Por transporto de materialo estis uzita Moldava montara fervojo, de kies fina stacio kondukis plu konstru-telfero.

Celo redakti

La celo de la akva rezervujo Fláje estas provizi per trinkakvo regionon de nordbohemiaj brunkarbaj basenoj (Most, Litvínov, Krupka, Osek). Ties pluaj funkcioj estas sekurigo de minimuma trafluo kaj malaltigo de inundigema trafluo en Flájský potok kaj parta ŝirmo de teritorio sub la digo antaŭ inundoj. Ĝi estas parto de akvomastruma sistemo en regiono de la nordbohemia brunkarba baseno.

La valbaraĵo estas unika pro sia kava konstruo kaj dank' al tio ĝi estas envicigita inter kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. Al la kava konstruo estis alpaŝita pro limigita rezervoj de cemento en la tempo de konstruado. Ŝirma akva zono de la 1-a grado validas ĉirkaŭ la tuta akva areo de la rezervujo kun malpermeso de eniro.

La akva laboraĵo Fláje malaltigas per sia retenca sefiko dum la plena proviza spaco kulminan trafluon de la centjara inundiga ondo el valoro 51,2 m³/s al valoro 38,6 m³/s. La surfaco en la rezervujo dum tio atingos koton 737,75 m s. m.

Hidrologiaj indikoj de akvejo
  Flájský potok Bílý potok
Areo de akvejo 43,13 km² 14,95 km²
Mezproksima longdaŭra pojara valoro de precipitaĵoj /Pa/ 940 mm 925 mm
Mezproksima longdaŭra pojara valoro de trafluo /Qa/ 805 l/s 239 l/s
Mezproksima 355taga trafluo /Q355d/ 129 l/s 25 l/s
Centjara (maksimuma) traluo /Q100/ 51 m³/s 25,7 m³/s

Elektrejoj redakti

 
Interne de la kava digo de la akva rezervujo Fláje

Konsisto de la akva laboraĵo estas malgranda akva elektrejo Fláje ekipita per turbino META kun povumo 16 kW dum falo 41 m kaj ĉefa akva elektrejo Meziboří ekipita per duopo de Francis-turbinoj kun povumo 2 × 4 MW dum falo 217–257 m.

Poŝtmarko redakti

Al la 50-a datreveno de ektrafikigo de la akva laboraĵo Fláje eldonis Ĉeĥa poŝto laŭ propono de Asocio de Český Jiřetín poŝtmarkon en vico de Teknikaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. Formigis ĝin pentristo RNDr. Adolf Absolon kaj gravuristo Martin Srb. La poŝtmarko estis eldonita la 15-an de majo 2013.

Fotogalerio redakti