Moldava

municipo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Pri lingvo temas artikolo moldava dialekto.

Moldava (germane Moldau) estas municipo troviĝanta en nordokcidenta parto de Ĉeĥio apud limo kun Germanio en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem. Vivas en ĝi 191 loĝantoj (2024). Ĝi etendiĝas sur montetpintoj de Ercmontaro, en ebenaĵoj de Nové Město kaj en valo de fonto de rivero Mulde en mezproksima supermara alteco 790 m. La municipo estas dividita en tri partojn – Horní Moldava, Dolní Moldava kaj Nové Město. Ĉiu el tiuj ĉi partoj estas malproksima de si ĉirkaŭ 2 km. Ĉiuj tri partoj de la municipo havas regulan aŭtobusan komunikon kun urbo Hrob kaj la banloka Teplice. Nové Město kaj Horní Moldava troviĝas en fervojlinio MostLitvínov–Moldava de la tielnomata "Moldava montara fervojo". En la teritorio de Moldava antaŭe troviĝis ankoraŭ domaroj Oldříš kaj Pastviny, kiuj pereis en la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento.

Moldava
germane Moldau
municipo
Moldava
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Moldava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Duchcov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Rivero Mulde
Situo Moldava
 - alteco 725 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 15″ N 13° 39′ 26″ O / 50.72083 °N, 13.65722 °O / 50.72083; 13.65722 (mapo)
Areo 32,42 km² (3 242 ha)
Loĝantaro 191 (2024)
Denseco 5,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 417 81
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0426
NUTS 5 CZ0426 567728
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moldava
Retpaĝo: www.moldava.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rechenberg-Bienenmühle, Hrob, Osek, Hermsdorf, Altenberg kaj Mikulov.

Historio

redakti

La unuaj skribmencioj pri vitrofaristaj aferoj en Moldava troviĝas en la jaro 1392.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 774
18801 697
18901 890
19001 963
JaroLoĝantoj
19102 001
19211 809
19301 841
1950489
JaroLoĝantoj
1961178
1970149
1980148
1991123
JaroLoĝantoj
2001141
2014175
2016174
2017180
JaroLoĝantoj
2018176
2019192
2020183
2021172
JaroLoĝantoj
2022180
2023203
2024191

Partoj de municipo

redakti

Al la municipo apartenas ankaŭ katastraj teritorioj de la pereintaj vilaĝoj Oldříš kaj Pastviny.

Rilataj artikoloj

redakti

Pluaj fotoj

redakti