Pastviny (Moldava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pastviny (apartigilo)

Pastviny (germane Grünwald) estas nomo de la pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis proksime de Moldava en distrikto Teplice sur deflankiĝo de vojo el Oldříš al Vilejšov. Pastviny estis ankaŭ kunigita kun Moldava per pado al doganejo en Žebrácký roh sur limo kun saksa municipo Holzhau.

Pastviny
germane Grünwald
malaperinta vilaĝo
Spaco de la pereinta municipo
Oficiala nomo: Pastviny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Moldava
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Pastviny
 - alteco 762 m s. m.
 - koordinatoj 50° 42′ 35″ N 13° 37′ 08″ O / 50.70972 °N, 13.61889 °O / 50.70972; 13.61889 (mapo)
Katastro 3,76 km² (376 ha) Pastviny u Moldavy
Unua skribmencio 1408
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pastviny (Moldava)
Portalo pri Ĉeĥio

Pastviny situis en katastra teritorio Pastviny u Moldavy kun areo 3,76 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1408 el duchcova urba libro, kiam ĝi apartenis al senjorujo de senjoroj el Rýzmburk. Pastviny apartenis en la jaro 1654 al senjorujo Libčeves kaj tiam ĝi havis 20 ekloĝintajn bienulojn kaj 4 dometistojn. En la jaro 1869 estis en Pastviny 401 loĝantoj en 78 domoj, en la jaro 1885 ĉi tie vivis 392 loĝantoj en 70 domoj, en la jaro 1928 la municipo havis 320 loĝantojn kaj 58 domojn.

 
Vojo el Pastviny al Žebrácký roh

Pastviny estis ĝis la jaro 1873 domaro de municipo Moldava kaj poste ĝi memstariĝis. Paroĥejo estis senĉese en Moldava kaj poŝto en 6 km malproksima Mikulov. Lernejo estis en ĝi devene unuklasa, kiun vizitis mezproksime 70 lernantoj., antaŭ la unua mondmilito ĝi estis disvastigita en du klasojn kun la suma nombro 75 lernanoj.

La loĝantoj estis plejparte de germana nacieco. Post ellandigo Pastviny estis parte alloĝigita kaj kiel domaro alligita al Moldava. En la jaro 1948 estas indikata nur 17 loĝantoj en 64 domoj. La vilaĝo iom post iom forloĝiĝis kaj la domoj estis en la 1950-aj jaroj egaligitaj kun la tero. Hodiaŭ estas en la loko de la eksa domaro nur ampleksa herbejo kun fiŝlago apud limo kun Germanio.

Evoluo de nombro de loĝantoj redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950
Loĝantoj 401 392 347 324 339 336 296 15
Domoj 78 78 64 60 59 58 58 36

Naskiĝintoj redakti

En Pastviny la 18-an de majo 1744 naskiĝis Josef Beer, la unua soloa ludanto sur klarneto en Eŭropo. Li estis koncerta majstro de kortega operejo en Berlino, kie li ankaŭ en la jaro 1811 mortis.

Memorindaĵoj redakti

Fotogalerio redakti