Oldříš
Oldříš (germane Ullersdorf) estas nomo de la pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, en distrikto Teplice. Oldříš troviĝis en monteto Oldřišský vrch (878) sude de municipo Moldava. Lavilaĝo havis domojn dissemitaj en vala ebenaĵo apud vojo el Nové Město kondukanta al hodiaŭ pereintaj vilaĝoj Pastviny, Mackov, Vilejšov kaj Fláje. En malnovaj gvidlibroj la municipo estas karakterizigata kiel komenco de montara promeno el stacidomo en Moldava kun freŝa aero, bona akvo kaj belega vido ĝis limregiona regiono. Vintre Oldříš estis centro de vintra refreŝigado.
Oldříš | |
germane Ullersdorf | |
malaperinta vilaĝo | |
Ruino en Oldříš
| |
Oficiala nomo: Oldříš | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Teplice |
Administra municipo | Moldava |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Oldříš |
- koordinatoj | 50° 42′ 26″ N 13° 39′ 50″ O / 50.70722 °N, 13.66389 °O (mapo) |
Katastro | 2,49 km² (249 ha) Oldřiš u Moldavy |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Oldříš | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Oldříš situis en katastra teritorio Oldřiš u Moldavy kun areo 2,49 km².
Historio
redaktiEn la jaro 1850 Oldříš fariĝis komune kun Pastviny domaro de municipo Moldava. Ĉiuj tri vilaĝoj havis en tiu ĉi jaro sume 1751 loĝantojn en 71 domoj. En la jaro 1885 estis en Oldříši 76 domoj kaj 386 germanaj loĝantoj. Fine de la 19-a jarcento Oldříš fariĝis memstara municipo.
Plimulto da loĝantoj estis de germana nacieco. Post ellandigo de germanoj la nombro de loĝantoj estis en Oldříš minimuma kaj kiel domaro ĝi estis alligita al Moldava. La vilaĝo iom post iom forloĝiĝis kaj la domoj estis en la 1950-aj jaroj egaligitaj kun la tero. Oldříš tial jam ne plu ekzistas, sur la loko de la eksa vilaĝo estas paŝtejoj por brutaro kaj ŝafoj el la moldava bieno.
Evoluo de nombro de loĝantoj
redakti1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 423 | 386 | 344 | 329 | 310 | 286 | 294 | . |
Domoj | 77 | 74 | 60 | 57 | 61 | 60 | 60 | 23 |