Mackov
Mackov (germane Motzdorf, Matzdorf) estis konsisto de municipo Fláje sur montodosrso de Ercmontaro, en supermara alteco 818 metroj. Ĝi troviĝis inter municipo Fláje, Oldříš kaj Vilejšov. Hodiaŭ ĝi falas en teritorion de urbo Osek en distrikto Teplice.
Mackov | |
germane Motzdorf | |
pereinta vilaĝo | |
Disfaliĝanta transformatorejo oriente de Mackov estas lasta videbla rememoro de ekzistado de la domaro
| |
Oficiala nomo: Mackov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Teplice |
Administra municipo | Osek |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Mackov |
- alteco | 818 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 41′ 58″ N 13° 37′ 23″ O / 50.69944 °N, 13.62306 °O (mapo) |
Katastro | 5,4 km² (540 ha) Mackov |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Mackov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,4 km².
Historio
redaktiEn la 19-a jarcento ĉi tie vivis 341 germanaj katolikoj. La municipo estis konsisto de senjorujo Duchcov. La ĉefa vivtenaĵo de la loĝantaro estis bredado de brutaro, kulturado de terpomoj kaj brasiko kaj produktado de ŝindoj. Popole oni markis tiun ĉi regionon ankaŭ kiel Keil (kio koneksis kun trapenetrado de saksia loĝantaro en la bohemian teritorion en la tempo de frua novepoko).
Post la dua mondmilito la germana loĝantaro de la municipo estis ellandigita. Pro kaŭzo de konstruado de akva laboraĵo Fláje la municipo estis pro establo de ŝirma zono en la jaro 1955 nuligita. Hodiaŭ eblas en la loko de municipo trovi sole restaĵojn de devenaj domoj, ĝia katastra teritorio estas slmembrigita al urbo Osek.
La konstruaĵo de transformatorejo estas signifa orientiga punkto de Ercmontara skivojo, kiu kondukas tra la eksa setlejo.
Loĝantaro
redakti1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 340 | 341 | 305 | 305 | 280 | 251 | 265 | 15 |
Domoj | 63 | 64 | 62 | 64 | 61 | 59 | 54 | 39 |
Personecoj
redakti- Franz Martin Schindler – teologo, politikisto