Akvomimozo
Agvomimozo (Neptunia oleracea) estas neotropisaj kaj afrotrotrisaj akvoplantoj.
Agvomimozo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Neptunia oleracea LOUR. | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Priskribo redakti
Agvomimozo estas multjara herba planto. Ili kreskas ĉe la lagobordo aŭ kuŝas sur la lagobordo (hidrofito). Ili faras ofte radikojn ĉe la nodoj. La folioj estas alternaj. La folioj estas plurfoje penataj kaj la sensibleco kiel ĉe mimozoj. La Rakio (la meza ĉefa akso de la penatajfolioj) longas de 1,1 ĝis 4,2 cm. Estas du ĝis kvar folietoj de la unua vicordo kaj sep ĝis 22 paroj da folietoj de la dua vicordo. La penataj folioj longas ĉ. de 5 ĝis 20 mm kaj larĝas de 1,5 ĝis 4 mm. La folitigo longas de 2,5 ĝis 9 cm. La plejparto de la ovoformaj folietoj longas de 5 ĝis 9 mm kaj larĝas de 3 ĝis 5 mm.[1]
La floraro kun ĝis 50 floroj kreskas de 6,5 ĝis 23 cm longa tigo. Al kaliko longas de 1 ĝis 3 mm. La petaloj estas verdaj ĝis flavaj. Ĉeestas dek fekundaj stamenoj. La dek petalsimilaj, flavaj stamenoj longas de 17 ĝis 21 mm.[1]
La guŝoj longas de 1,3 ĝis 2,7 cm kaj larĝas de 1 ĝis 1,2 cm. La semoj longas de 5 ĝis 5,5 mm kaj havas diametron de 3 ĝis 3,5 mm.[1]
Disvastigo redakti
La akvomimozo kreskas en suda kaj meza Ameriko, Afriko, Madagaskaro kaj Azio. Tie ĝi kreskas en varmaj , malrapide fluantaj ĝis staratnaj akvejoj.[2]
Sinonimoj redakti
La specio estis unue priskribita en 1790 fare de João de Loureiro . Ekzistas multajn sinonimoj: Neptunia natans (L. F.), Neptunia stolonifera (DC.) GUILL. & PERR., Desmanthus stolonifer DC., Neptunia prostrata (LAM.) BAILL., Mimosa prostrata LAM..
Uzado redakti
La akvomimozoj estas kultivataj en sudorienta Azio, precipe Tajujo kiel legomo.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Zur Verwendung als Gemüse Arkivigite je 2011-08-23 per la retarkivo Wayback Machine