Alĉevsko
Alĉevsko[1][2] (ukraine Алчевськ) estas urbo kaj centro de samnoma distrikto (ekde 1957) en Ukrainio, en la Luhanska provinco. Ekde 2014 la urbo troviĝas en la parte agnoskita Luganska Popola Respubliko. La pli fruaj loknomoj estis Voroŝilovsk inter 1931-1961, poste Komunarsk ĝis 1991.
Alĉevsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio • urbo de provinca signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 94200–94299 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 105 398 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 108 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo)48.46722222222238.798333333333Koordinatoj: 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 240 m [+] | ||||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Alchevsk [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Supermara alteco: 211 m
- Poŝtkodo: 94 200 - 94 299
- Telefonkodo: 6442
- Loĝantaro: 116.000 en 2006
Geografio
redaktiAlĉevsko etendiĝas en la orienta flanko de la lando. Luhansko troviĝas je 45 km.
Historio
redaktiAlĉevsko estis fondita en 1895, ĉar estis tie nova fervoja stacidomo. La loko prenis la nomon Alĉevsko en 1903. Dum la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo. Post la milito la urbo evoluis pli granda industria urbo. Dum vintro de 2006 katastrofo okazis: la hejtada sistemo de la plena urbo kolapsis, poste eĉ la kloakoj estis neuzeblaj. Precipe la infanoj estis evakuitaj.
Ekde la aprilo de 2014 jaro Alĉevsko estas sub kontrolo de memdeklarita Donecka Popola Republiko, en 2022 estis aneksita de Rusio.
Vidindaĵoj
redakti- diversaj monumentoj
Ĝemelurboj
redakti- Dunaújváros, Hungario
- Dąbrowa Górnicza, Pollando
- Ereğli, Turkio
- Kamjansko, Ukrainio
Referencoj
redakti- ↑ Pacjurko 2015, p. 65.
- ↑ Pacjurko 2015, p. 1505.
Literaturo
redakti- Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).