Albert Omega „Al“ Sears (* 21-an de februaro 1910 en Macomb, Ilinojso; † 23-an de marto 1990 en Novjorko) estis usona bandestro kaj tenorsaksofonisto de svingĵazo kaj ritmenbluso.

Al Sears
Al Sears kun Johnny Hodges (en la malfono) en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Al Sears kun Johnny Hodges (en la malfono) en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1910 (1910-02-22)
en Macomb
Morto 23-an de marto 1990 (1990-03-23) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • saksofonisto • komponisto
vdr

Biografio redakti

Al Sears komencis sian profesian karieron en 1927, kiam li laboris ĉe Pul Craig en Buffalo. Poste li transloĝiĝis al Novjorko; tie li kontatiĝis, kiam li en 1928 anstataŭis Johnny Hodges en la ensemblo de Chick Webb. Poste li vojaĝis kun la spektaklo Keep Shufflin´, ludis en la teritoria bando de Zack Whyte, ĉe Elmer Snowden (1931-32) kaj komencis estri proprajn ensemblojn inter 1933 kaj 1941 en Bufalo, Newport (Rhode Island) kaj Kentukio, i.a. kun kantistino Helen Humes.

Komence de la 1940-aj jaroj li laboris en la bandoj de Andy Kirk (1941-42) kaj tenis en 1943 mallongvivan orkestron, al kiu apartenis ankaŭ Lester Young. Poste li ludis en 1943/44 ĉe Lionel Hampton, antaŭ ol li membriĝis en Duke Ellington Orchestra, kie li en 1944 anstataŭis Ben Webster. Li apartenis al la pli konataj soloistoj de Duke Ellington kaj restis ĉe li ĝis 1949, kiam Paul Gonsalves transprenis lian postenon. Li estis aŭdebla en „The Blues“ el la suito Black Brown and Beige (1944), en „Carnegie Blues“ kaj „It Don't Mean a Thing“ (1945), „Swamp Fire“, „Hiawatha“ (1946) kaj en la „Liberian Suite“ (1947).

Poste Sears ludis en 1951/52 ĉe Johnny Hodges kaj surdiskigis kun li la sukcesan titolon „Castle Rock“. En la 1950-aj jaroj li laboris finance tre sukcese kiel studiomuzikisto kaj partoprenis multajn surdiskigojn de ritmenbluso. En 1960 li sonregistris por diskeldonejo Swingville du diskojn. En 1961 li estis membro de Prestige Blues Swingers, al kiu apartenis ankaŭ Vic Dickenson, Pee Wee Russell kaj Buddy Tate (Jam Session in Swingville ĉe diskeldonejo Prestige). En 1961 li ankaŭ akompanis kantistinon Aretha Franklin.

 
,Al Sears, Junior Raglin, Shelton Hemphill, Junior Raglin, Django Reinhardt, Lawrence Brown, Harry Carney, Johnny Hodges en novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946. Foto: Gottlieb

Diskografiaj indikoj redakti

  • Swing's the Thing (Prestige/Swingsville, 1960) kun Don Abney, Wendell Marshall

Fontoj redakti

Konsultlibraj informoj redakti

  • Richard Cook: Jazz Encyclopedia London, Penguin 2007
  • John Jörgensen, Erik Wiedemann: Jazzlexikon. München, Mosaik, 1967