Aladár Gerevich

hungara skermisto

Aladár Gerevich (pron:aladar gereviĉ), laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerevich Aladár estas elstara hungara sportisto, skermisto (sabristo kaj rapiristo), ankaŭ trejnisto. Li naskiĝis la 16-an de marto 1910 en Jászberény, Hungario kaj mortis la 14-an de majo 1991 en Budapeŝto. Li estas 7-foja olimpia ĉampiono kaj 14-foja monda ĉampiono. Ĉampiono de Olimpiaj Ludoj de 1948 en individua konkurso kaj ĉampiono de la Ludoj 1932, 1936, 1948, 1952, 1956 kaj 1960 ene de la teamo de Hungario. Ĉampiono de mondo en individua konkurso en 1935, 1951 kaj 1955, monda ĉampiono de 1931, 1933, , 1934, 1935, 1937, 1951, 1953, 1954, 1955, 1957 kaj 1958 en teama konkurso. Kavaliro de la Arĝenta Olimpia Ordeno (1988). Membro de la Hungara Olimpia Komitato ekde 1989. Aladár Gerevich estas la plej titolita olimpia skermisto en la historio.

Aladár Gerevich
Persona informo
Naskiĝo 1910.03.16
en Jászbereny
Morto 23-an de aprilo 1991 (1991-04-23)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Loĝloko Jászberény
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Aladár Gerevich
Familio
Edz(in)o Erna Bogen
Infanoj Pál Gerevich • György Gerevich
Parencoj Tibor Gerevich
Okupo
Okupo skermanto
Konata kiel sportisto, skermisto
vdr

Biografio redakti

Unuafoje partoprenante en Olimpikoj en aĝo de 22 jaroj en 1932, Gerevich tuj konkeris oran medalon ene la teamo de la hungaraj sabristoj. En sekvantaj Olimpikoj Gerevich konkeris rajton elpaŝi en teamoj de sabristoj kaj rapiristoj. Li ripetis la sukceson en la teamo de sabristoj kaj okupis la 3-an lokon en la individua konkurso. La hungara teamo konkeris oran medalon precipe danke al sia gvidanto. Gerevich venkis 17 batalojn el 19.

En la sekvantaj Olimpikoj en Londono, kiuj okazis pro la mondmilito nur post 12 jaroj, la 38-jaraĝa sportisto konkeris oron en ambaŭ – individua kaj teama – konkursoj. Li malvenkis nur unu batalon. En 1952 Gerevich aldonis al sia kolektaĵo oron kaj arĝenton kaj la hungaraj sabristoj konkeris ĉiujn olimpiajn medalojn. La Olimpikoj de 1956, kiuj apertiĝis nelonge post la armita ribelo en Hungario, estis malfacila elprovo por hungaraj sportistoj. Tamen la teamo de sabristoj kun Aladár Gerevich refoje konkeris oron. Multaj sportistoj restis en eksterlando, sed Gerevich revenis en la patrujon post la Olimpiaj Ludoj. La sportisto finis sian karieron en aĝo de 50 jaroj en la Ludoj de 1960. Malgraŭ la voĉoj de skeptikuloj pri grandaĝo de la sportisto li denove portis la teamon al ora medalo.

Al la oro de Olimpikoj Gerevich aldonis ankaŭ 6 teamajn kaj 3 individuajn medalojn de mondĉampiono.

Aladár Gerevich sukcese elpaŝis ankaŭ kiel rapiristo venkante 7-foje la ĉampionkonkursojn de Hungario.

Post la sporta kariero Gerevich agis kiel trejnisto.

Rememorigo redakti

Nuntempe en Budapeŝto okazas ĉiujara konkurso memore al Aladár Gerevich, Pál Kovács (skermisto) kaj Rudolf Kárpáti, kiuj konkeris por Hungario 19 orajn olimpiajn medalojn.

Familio redakti

La bopatro de Gerevich Albert Bogen (poste Albert Bógathy) estis arĝent-medalulo de la Olimpiaj Ludoj en 1912 kiel sabristo en teama konkurso. La edzino de Aladár Erna Bogen-Bógathy fariĝis en 1932 bronz-medalulino de la Olimpiaj Ludoj kiel individua rapiristino. La filo Pál Gerevich konkeris olimpiajn bronzajn medalojn kiel rapiristo-teamano en 1972 kaj 1980. Poste li fariĝis trejnisto kiel lia patro. Alia filo György fariĝis konata trejnisto.

Vidu ankaŭ redakti