Pál Kovács (skermisto)

Pál Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kovács Pál Ádám estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, sesfoja olimpika ĉampiono, naŭfoja mondĉampiono, oficiro.

Pál Kovács
Pál Kovács en 1960
Pál Kovács en 1960
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1912 (1912-07-17)
en Debrecen
Morto 8-an de julio 1995 (1995-07-08) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Attila Kovács • Tamás Kovács
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Pál Ádám Kovács[1] naskiĝis la 17-an de julio 1912 en Debrecen, li mortis la 8-an de julio 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Kovács konatiĝis kun la skermo en sia naskiĝurbo, sed en 1928 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li maturiĝis en gimnazio. Dum la lernejaj jaroj li estis ankaŭ atleto. Li akiris inĝenieran-oficiran diplomon en armea akademio en 1935 kun rango leŭtenanto. Inter 1933-1970 li estis signifa membro de la hungara nacia skermoteamo, en tiu periodo li estis landa ĉampiono 16-foje (sepfoje sole, naŭfoje grupe). En fino de la 2-a mondmilito li estis militkaptito 2 jarojn. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1936, Somera Olimpiko 1948, Somera Olimpiko 1952, Somera Olimpiko 1956 kaj Somera Olimpiko 1960 kun 6 oran medaloj (kvinfoje grupe, unun sole), kaj solan bronzan medalon. En 1960 li forlasis la aktivan skermadon kaj li havis altajn postenojn en la hungara sporta vivo. Li edziĝis en 1960, liaj 2 filoj estis skermistoj. Li ricevis premiojn ekde 1938, la lastan en 1996 jam postmorte.

Memorigiloj redakti

  • baptista sporta gimnazio en Budapeŝto portas la nomon "Kovács Pál"

Fontoj redakti

Referencoj redakti