Tibor Gerevich
GEREVICH Tibor (gereviĉ) estis hunhara arthistoriisto, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Máramarossziget la 14-a de junio 1882 kaj mortis en Budapeŝto la 11-a de junio 1954.
Tibor Gerevich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1882 en Sighetu Marmației |
Morto | 11-an de junio 1954 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Parencoj | Gerevich Aladár László Gerevich |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • polisto • universitata instruisto |
Biografio redakti
En la Universitato de Budapeŝto Gerevich estis studento de Gyula Pasteiner. Post sia doktoriĝo li laboris en la Hungara Nacia Muzeo (MNM), li estis direktoro de la muzeo kristana (Keresztény Múzeum) de Esztergom. Ekde 1924 li estis universitata profesoro, ekde 1925 li estis direktoro, pli poste kuratoro de la Római Magyar Intézet (Hungara Instituto de Romo). Ekde 1932 li estis prezidento de la Műemlékek Országos Bizottsága, konstanta sekretario de la Nemzetközi Művészettörténeti Kongresszus (Kongreso Internacia pri Arthistorio).
Verkoj redakti
- Az arányosság elméletének és alkalmazásának története a művészetben (Bp., 1904);
- Tracce di Michelangelo nella scuola di Francesco Francia (Bologna, 1908);
- A krakkói Czartoryski-képtár olasz mesterei (Bp., 1918);
- Kolozsvári Tamás, az első m. képtábla-festő (Bp., 1923);
- A régi magyar művészet európai helyzete (Minerva, 1924);
- L'arte antica ungherese (Róma, 1930);
- Magyarország románkori emlékei (Bp., 1938).
Literaturo redakti
- Genthon István: G. T. (Műv. tört. Ert., 1955)