Aladdin
usona animacia filmo de 1992
Aladdin estas usona animacia filmo de Walt Disney Animation Studios. Ĝi publike premieris la 25-an de novembro 1992 en Usono. La filmo estas inspirita de la fabelo "Aladin; aŭ la mirinda lampo" en la fabelaro "Mil kaj unu noktoj".
Aladdin | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | Aladdin |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 25 nov. 1992 |
Ĝenro | muzika filmo, fantasta komedio |
Reĝisoro(j) | John Musker • Ron Clements |
Produktisto(j) | John Musker • Ron Clements • Donald W. Ernst • Amy Pell |
Scenaro | John Musker • Ron Clements • Terry Rossio • Ted Elliott |
Loko de rakonto | Arabio • Irako • Agraba |
Muziko de | Alan Menken |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro |
IMDb | |
La filmo sekvas la samnoman Aladinon, araban infanan senhejmulon, kiu trovas magian lampon kiu enhavas ĝinon, araba mitologia spirito. Li alivestas sin kiel riĉa princo kaj provas imponi la sultanon por edziĝi al lia simpatia filino, princino Jasmine.
![]() la sultana kastelo de Agrabah el la filmo en la amuzparko Disneyland en Kalifornio |
![]() Aladdin sursceneje en la amuzparko Walt Disney World en Florido |