Alajos Gedeon
Alajos Gedeon [alajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gedeon Alajos estis hungara instruisto, lernejestro.
Alajos Gedeon | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de aŭgusto 1875 en ![]() ![]() |
Morto | la 2-an de marto 1926 en ![]() |
Lingvoj | hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto instruisto ![]() |
Alajos Gedeon[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1875 en Alsó-Mecenzéf (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Medzev en Slovakio), li mortis la 2-an de marto 1926 en Makó (Hungara reĝlando).
Biografio
redaktiAlajos Gedeon supozeble apartenis al la germana minoritato de la lando. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li studvojaĝis al Aŭstrio, Germanio, Italio kaj Francio. En Parizo li lernis la francan kaj akiris lingvodiplomon. Inter 1909–1920 li estis lernejestro en Nagyvárad, poste li ne akceptis la rumanan regadon, tial li sen havaĵoj translokiĝis al Makó. Li estis gimnaziestro ĝis sia frua morto. Lia scienca laboro rilatis ĉefe al la germanaj lingvo kaj literaturo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Csíky Gergely mint drámaíró (1899)
- Német hősmondák (1904)
- Az alsó-mecenzéfi német nyelvjárás hangtana (1905)
- Német stílusgyakorlatok (1906)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM153746 hungarlingva datenaro de muzeo