Albanchez de Mágina

Albanchez de Mágina estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Albanchez de Mágina
Albanchez de Mágina (Jaén, Andaluzio)
Albanchez de Mágina (Jaén, Andaluzio)

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Bandera provincia Jaén.svg Jaén
Municipo Albanchez de Mágina
Poŝtkodo 23538 [+]
Retpaĝaro albanchezdemagina.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Albanchez de Mágina
Demografio
Loĝantaro 1 272 [1]
Loĝdenso 33,5 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°47′N 3°28′U  /  37.783°N, 3.467°U / 37.783; -3.467 (Albanchez de Mágina) (mapo)Koordinatoj: 37°47′N 3°28′U  /  37.783°N, 3.467°U / 37.783; -3.467 (Albanchez de Mágina) (mapo)
Alto 862 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 38 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Albanchez de Mágina - Location.png
Albanchez de Mágina (Andaluzio)
DMS
Albanchez de Mágina
Albanchez de Mágina
Albanchez de Mágina sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Albanchez de Mágina [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Albanchez en la centro malhelverde.

GeografioRedakti

 
Vido al la kastelo de Albanchez de Mágina el la vilaĝo.
 
Torre del alcazarejo.

La areo de la municipo estas 38 km2 kie loĝas 1272 geloĝantoj, do loĝdenso estas 33.5 loĝ./km2. Albanchez de Mágina situas je 40 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno, disde Úbeda kaj Baeza je 35 km, kaj de Cazorla je 55 km, en la montaro Sierra Mágina. La montopinto Mágina situas en ĝia teritorio (alteco de 2.167 metroj). La plej parto de la municipa teritorio, same kiel la urba kerno, estas ene de la Natura Parko de Sierra Mágina.

La aliro al la loko fareblas per la ŝoseo A-320 je Jimena, aŭ el Torres tra la Montopasejo de Aznaitín. La ekonomio de Albanchez de Mágina estas bazata, fundamente sur la kultivo de olivarboj, sed gravas iome ankaŭ la brutobredado de ŝafoj.

HistorioRedakti

En 1231 la trupoj de Fernando la 3-a de Kastilio konkeri tiun lokon, kiu apartenis al la Senjorlando de Jódar ĝis 1238, kiam ĝi estis vendita al Úbeda. En 1309, Fernando la 4-a de Kastilio donis Albanchez al la Ordeno de Santiago, kaj restis kiel domaro de Bedmar, kaj formis poste kun Bedmar la "Encomienda de Bedmar y Albanchez".

DemografioRedakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1272 geloĝantoj de la municipo Albanchez de Mágina estas 614 inoj kaj 658 viroj. En la 38-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 1240 geloĝantoj, kaj aliaj 32 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 3, 1 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 16, 12 inoj kaj 4 viroj. Tiel la natura kresko estis -13 (-1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 717 homoj (56.4%).

Vidu ankaŭRedakti

  • Kastelo
  • Preĝejo
  • Turo de la Horloĝo
  • Placo de la Konstitucio

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. SIMA 2007