La rivero Albarregas, nomita ankaŭ (hispane arroyo de la Albarrega), estas rivero de la okcidento de Iberio apartenanta al la hidrografia baseno de Guadiana, kiu je mallonga fina parto de fluejo trapasas la nordon de la urbo Merido, Ekstremaduro, Hispanio.

Albarregas
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Ĝi ekfluas en la montaro Bermeja y Cornalvo, en la natura parko Kornalvo. Fluas tra la teritorio de Trujillanos, kaj enfluas en la dekstra bordo de la rivero Guadiana, en la urba kerno de Merido. Dum la plej granda parto de la jaro la akvokvanto estas malabunda kaj somere foje sekiĝas, sed dum pluvsezono povas enhavi sufiĉe da akvo kaj foje eĉ okazigis inundojn aŭ elbordiĝojn.

La nomo de la rivero rilatas al diversaj popoloj kiuj vivis en la areo: romianoj nomis ĝin Fluminus Barraeca kaj araboj transformis la vorton per aldono de la artikolo Al.[1]​ Tra Merido, la rivero trairas du gravajn vorkojn de inĝenierado de la Antikva Romio, nome la Akvedukto Milagros kaj romia ponto, fakte en urba parko lastatempe ĝardenigita.

Referencoj redakti