Albert Kenessey

hungara maristo, fakulo pri ŝipado, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1871)


Albert Kenessey [keneŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenessey Albert estis hungara maristo, fakulo pri ŝipado, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1871).

Albert Kenessey
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1828 (1828-02-04)
en Gerjen
Morto 15-an de julio 1879 (1879-07-15) (51-jaraĝa)
en Slavonski Brod
Tombo Tombejo Farkasrét, 37/1-1-87/88 Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Kenessey Kálmán (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo maristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert Kenessey [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1828 en Gerjen. Li mortis la 15-an de julio 1879 en Slavonski Brod.

Biografio

redakti

Albert Kenessey frekventis gimnaziojn en Gyönk kaj Pápa, poste li plulernis en kolegio de Debrecen, fine li lernis en akademio de Rijeka. Li komencis sian karieron en 1847 kiel marista oficiro. Post la revolucio en 1848 li hejmenvenis kaj li iĝis leŭtenanto sur hungara militŝipo. En 1849 la Habsburgoj arestis lin ne tro longe, poste li instruis lingvojn, baldaŭe li laboris en ŝparkaso en Debrecen. En 1852 li kapitaniĝis sur ŝipo en Balatono, en la sekva jaro jam en Danubo. En 1867 li ekhavis postenon en la ŝtata administrado, kie li okupiĝis pri ŝipado. Liaj artikoloj regule aperis precipe en Vasárnapi Újság. Inter 1868-1874 li instruis ŝipadon.

Verkaro (elekto)

redakti
  • Német–magyar és magyar–német hajózási műszótár (Germana-hungara kaj hungara-germana fakvortaro pri ŝipado), (1865)
  • Segédkönyv hajósok, közlekedési intézetek hivatalnokai és szállítók számára (Manlibro por ŝipistoj, trafikistoj kaj liveristoj), (1873)
  • Adatok folyóink vízrajzi ismeretéhez (1877)

Fontoj

redakti