Albert Dean ROSELLINI (ofte mallongigita ĝis Al Rosellini [AL rozeLIni], n. la 21-an de januaro, 1910 – la 10-an de oktobro, 2011) estis la 15-a subŝtatestro de Vaŝingtonio, de 1957 ĝis 1965. Li estis demokrato, kaj la unua italdevena, romkatolika subŝtatestro en la historio de Usono okcidente de Misisipo.

Albert Rosellini
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1910 (1910-01-21)
en Tacoma
Morto 10-an de oktobro 2011 (2011-10-10) (101-jaraĝa)
en Seatlo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Washington School of Law • Stadium High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • politika strategiisto vd
Aktiva en Olympia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rosellini naskiĝis en Takomo, la sola filo de italaj geenmigrintoj. Li ricevis bakalaŭran kaj juran gradojn de la Universitato de Vaŝingtonio.[1] 29-jaraĝe, li elektiĝis kiel la plej juna membro de la Vaŝingtonia Senato, servante tie de 1939 ĝis 1957, kiam li subŝtatestriĝis.

Aktivulo-subŝtatestro,[2] Rosellini lasis sian postlasaĵon ĉie, kiel skribis Don Hannula en The Seattle Times.[3] Li kreis subŝtatan ministerion pri komerco, apogis la seatlan mondfoiron de 1962, fortigis la vaŝingtonian universitatan sistemon kaj kreis reton de komunumaj kolegioj, kaj ekvilibrigis la buĝeton (parte per plialtigo de la vendimposto); kaj li gvidis la konstruadon de la plej longa flosanta ponto en la mondo, la Flosponto Evergreen Point, finkonstruita en 1963, kies oficiala nomo en 1988 fariĝis "Governor Albert D. Rosellini Bridge—Evergreen Point".

Flosponto Evergreen Point

En 1964 li kandidatiĝis por tria deĵorperiodo, sed lin venkis respublikano Daniel J. Evans. Rosellini reprovis en 1972, sed Evans denove venkis. Post eksiĝo el la ofico en 1965, Rosellini laboris kiel advokato kaj politika konsilisto. En 2003 li implikiĝis en skandalo (t.n. "Strippergate") pri subaĉetado de seatlaj magistratanoj fare de striptizejestroj de la krimfamilio Colacurcio [kolaKURĉo], sed oni ne formale akuzis lin.[4]

Je la 18-a de marto, 2011, Rosellini fariĝis la plej maljuna subŝtatestro en la historio de Usono,[5] ekprenante rekordon antaŭe tenita de Jimmie Davis.

Citoj redakti

  1. Brunner, Jim (October 10, 2011), "Former Gov. Rosellini dies at 101", The Seattle Times, http://seattletimes.nwsource.com/html/localnews/2016461576_rosellini11m.html 
  2. Westneat, Danny, "Former governor still kicking at 95 and lovin' the noise", January 21st, 2005. Kontrolita October 20th, 2011.
  3. Hannula, Don, "Governor Al Rosellini's Imprint Is Everywhere", March 21st, 1996. Kontrolita October 20th, 2011.
  4. Modie, Neil and Sam Skolnik. "Two Colacurcios face charges over 'Strippergate'", Seattle Post-Intelligencer, 2005-07-13.
  5. Mike Baker. "Yahoo News Former Washington Gov. Rosellini dies at age 101", AP, October 10, 2011. Kontrolita October 11, 2011.