Alberta von Maytner

aŭstra aŭtoro

Alberta von MAYTNER, nask. Wilhelm, vidvinigite Kestranek (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1836 en Nowy Sącz, mortinta la 14-an de julio 1898 en Vieno) estis aŭstra verkistino germanlingva. Ŝi ankaŭ publikigis sub la pseŭdonimoj Margarethe Halm, A. v. Sandec kaj Paul Andow.

Alberta von Maytner
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1835 (1835-04-08)
en Nowy Sącz
Morto 14-an de julio 1898 (1898-07-14) (63-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Paul Kestřanek (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo

Estante filino de landa lernejinspektisto Andreas Ritter von Wilhelm († 1887) en Nowy Sacz ĉepiede de la Karpatoj (kie ŝi pasigis la unuajn jarojn) ŝi transloĝiĝis kun la familianoj al Tarnów. Tie ŝi frekventis polan-francan lernejon antaŭ veno al Opava. Tie ŝi ankaŭ ĝuis instruiĝon en la germana lingvo.

En 1855 Maytner edzigi la artelerileŭtenanton Peter Kestřanek kun kiu ŝi havias du infanojn. La edzo Peter mortis jam en 1858 tiel ke Maytner kun la du infanoj translokiĝis al la gepatroj en Krakovon. La dua geedzeco - 1860 kun la artelerileŭtenanto kaj posta generalmajoro Josef von Maytner (1836–1914) - finiĝis divorce en 1865. Oficiala eksgeedzeco deklaritis en 1878. Estante patrino de tri infanoj ŝi reiris en la gepatran hejmon Brunnon. Poste akompanis ŝi ilin al Graz, kie ŝi komencis verkadon. Tiutempe ŝi flegis leterinterŝanĝadon kun multaj verkistoj naturalismaj, ekz. kun Hermann Conradi. Al ili ĉiuj ŝi iĝis frua gvidfiguro.[1]. Dum la jaroj 1886 kaj 1887 mortis kaj la filo kaj la patro, du perdoj kiuj ŝokis sin kaj fremdigis ŝin longtempe disde la mondo.[2]

Mallonge post 1887 Maytner iris Vienon (ŝia lasta loĝadreso estis Währing, Türkenschanzstraße nr 3),[3] kie ŝi kontinuigis skribadon. En 1898 ŝi mortis post longa kaj grava suferado. Ekde la 17.9.1971 ŝiaj ostoj troviĝas sur Centra Tombejo de Vieno (grupo 3, vico 2, nr. 87A).

Verkoj

redakti
  • Esepk ĉe "Frauenblätter", 1871/72
  • Wetterleuchten. Skizzen und Essays. Hartknoch, Leipzig 1877.
  • Aus der Dornenhecke. Metaphysische Gedichte von Margarethe Halm. Heinze, Dresden (1882)
  • Auf stillen Höhen (romano, 1885)[4]
  • Margarethe Halm: Ein weiblicher Prometheus. Liebesroman aus der Gegenwart. Tri partoj. Cöthen, Leipzig 1885.
  • Das Spottgedicht. Lustspiel in einem Akt. Hausbuch-Verlag, Nordhausen 1889.
  • Frau Holdings Herz. Die Geschichte einer Familie. Romano. Pierson, Dresden/Leipzig 1895.
  • Vom Baum des Lebens. Fantasien einer Idealistin. Literarische Anstalt, Leipzig 1896.
  • Margarethe Halm: Die Liebe des Übermenschen. Ein neues Lebensgesetz. Briefe an einen Freund, Spohr, Leipzig 1897.

Literaturo

redakti
  • Aŭstra biografia leksikono
  • Heinrich Groß (eld.): Deutsche Dichterinen und Schriftstellerinen in Wort und Bild. Band 2. Fr. Thiel, Berlin 1885, p. 453–462.
  • Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, vol. 2. Berlin, 1898, p. 27-28, (tie ĉi interrete)
  • Eduard Hassenberger (eld.): Österreichisches Kaiser-Jubiläums-Dichterbuch. 50 Jahre österreichische Literatur 1848–1898. Eduard Hassenberger, Wien 1899, p. 79.
  • Hermann Conradi: Liebes-Beichte. Zwölf Briefe und zwei Postkarten an Margarethe Halm. Kayser, Eisenach 1909.
  • Franz Brümmer: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Band 4. Brockhaus, Leipzig 1913, p. 407 s.
  • Elisabeth Friedrichs: Die deutschsprachigen Schriftstellerinnen des 18. und 19. Jahrhunderts. Ein Lexikon. Repertorien zur deutschen Literaturgeschichte, Band 9, ZDB-ID 503707-4. Metzler, Stuttgart 1981, ISBN 3-476-00456-2, p. 201.
  1. Eva Maria Siegel: High Fidelity – Konfigurationen der Treue um 1900. Wilhelm Fink, Paderborn 2004, ISBN 3-7705-3906-0, p. 87.
  2. Franz Brümmer: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Band 4. Brockhaus, Leipzig 1913, p. 408.
  3. Maytner Alberta v.. Ĉe: Lehmann’s Allgemeiner Wohnungsanzeiger. XL. Jahrgang, Band 2. Hölder, Wien 1898, p. 730, supre maldekstre
  4. Eĉ ne unu ekzemplero konatas!

Eksteraj ligiloj

redakti