Alberto Alessio

(Alidirektita el Alberto ALESSIO)

Alberto ALESSIO ([alberto alessjo]; naskiĝis la 19-an de novembro 1872 en Schio, mortis la 12-an de septembro 1944 en Crespano del Grappa) estis itala matematikisto, esperantisto kaj admiralo ĉe la mararmeo.

Alberto Alessio
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1872 (1872-11-19)
en Schio
Morto 12-an de septembro 1944 (1944-09-12) (71-jaraĝa)
en Crespano del Grappa
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Ĝenovo
Okupo
Okupo matematikisto • esperantisto
vdr

Li verkis multajn sciencajn librojn pri navigado kaj partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la Unua mondmilito li multe laboris por Esperanto, ĉefe per artikoloj. Li reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920. En 1932 li estis honora membro de la Itala Katedro de Esperanto kune kun Bruno Migliorini.

Verkoj redakti

  • L' Esperanto nei recenti congressi di Praga (Graz, Trento, de "Rivista marittima", 1921, X Roma, [1921]. - 9 p.)
  • Relazione sul V Congresso Nazionale di Esperanto di Bologna (3-5 Oktobro 1920a).Eldonis: Rivista Marittima, Roma. 24 paĝoj. 24 X 16,4 cm
 
 Itala raporto de komandanto profesoro Alberto Alessio, prezentita al la ministro de maraferoj en Italujo
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj redakti