Alberto Alessio

Alberto Alessio ([alberto alessjo] ; naskiĝis la 19-an de novembro 1872 en Schio, mortis la 12-an de septembro 1944 en Crespano del Grappa) estis itala matematikisto, esperantisto kaj admiralo ĉe la mararmeo

Alberto Alessio
Persona informo
NomoAlberto Alessio
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1872
NaskiĝlokoSchio
Dato de morto12-a de septembro 1944
MortolokoCrespano del Grappa
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupojmatematikisto, esperantisto kaj admiralo ĉe la mararmeo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Li verkis multajn sciencajn librojn pri navigado kaj partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la Unua mondmilito li multe laboris por Esperanto, ĉefe per artikoloj. Li reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920. En 1932 li estis honora membro de la Itala Katedro de Esperanto kune kun Bruno Migliorini.

VerkojRedakti

  • L' Esperanto nei recenti congressi di Praga (Graz, Trento, de "Rivista marittima", 1921, X Roma, [1921]. - 9 p.)

LiteraturoRedakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligilojRedakti