Alberto Churriguera
Alberto CHURRIGUERA Ocaña. Naskiĝis en Madrido la 7-a de aŭgusto de 1676 kaj mortiĝis en la municipo toleda de Orgaz la 27-a de februaro de 1750. Li estis arkitekto hispana de la baroko, membro de la familio Churriguera [ĉurigEra]. Li estis Ĉefa Majstro de la Nova Katedralo de Salamanko kaj komencis la verkojn de la Ĉefa Placo de Salamanko en 1728.[1] Realigis du flankojn de la Placo, same kiel aliajn gravajn verkojn en Madrido kaj Valadolido.
Alberto Churriguera | |
---|---|
Medaljono kun la figuro de Alberto de Churriguera en la Urbodoma Fasado de la Placo de Salamanko | |
Persona informo | |
Naskonomo | Alberto Churriguera Ocaña Federico |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1676 en Madrido |
Morto | 27-an de februaro 1750 (73-jaraĝa) en Orgaz |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Ĉefa Placo de Salamanko |
Li estis unu el la ĉefaj arkitektoj de la familio Churriguera, kiu modiĝis la stilon nome ĉurigera.
Notoj
redakti- ↑ Rodríguez G. de Ceballos, Alonso, La Plaza Mayor de Salamanca, 1977, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Gráficas Cervantes, Salamanca, isbn= 84-4000-03710-3, ĉapitro Los artífices de la plaza, paĝoj 45 - 56.