Albigna-Glaĉero (romanĉe: Vadrec da l'Albigna; itale Ghiacciaio d'Albigna; germane Albignagletscher) estas valglaĉero en la Valo Bregaglia en Kantono Grizono, Svislando. La glaĉero havas mezan larĝecon de inter 700 ĝis 800 m kaj kovras kun flankaj glaĉeroj areon de proksimume 3,5 km².

Albigna-Glaĉero
Albigna-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 769946 / 130288 (mapo)46.30259.6447222222222Koordinatoj: 46° 18′ N, 9° 39′ O; CH1903: 769946 / 130288 (mapo)
Albigna-Glaĉero (Svislando)
Albigna-Glaĉero (Svislando)
DEC
Albigna-Glaĉero
Albigna-Glaĉero
Map
Albigna-Glaĉero
Estiĝloko Inter Sciora Dadent
kaj Cima della Bondasca
Longeco 3,5 km
Larĝeco 0,75 km
Areo 3,5 km²
Glacikvanto 0,5 km³
Elfluanto(j) AlbignaMajroPado
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Albigna-Glaĉero estiĝas en zirkvalo je alteco de 2800 m super la marnivelo inter la montoj Sciora Dadent (3275 super marnivelo) kaj Cima della Bondasca (3289 m super marnivelo), sur la landlimo inter Svislando kaj Italio. La glaĉero fluas kun relative malforta deklivo de 15 % norden inter la montoj Sciora Dafora (3169 m s.m.) okcidente kaj Cima di Castello (3379 m s.m.) oriente. La glaĉerlango situas nuntempe ĉe la malantaŭa fino de la Lago de Albigna je alteco de 2160 m super la marnivelo. La elfluo de la baraĵlago estas la rivero Albigna, kiu alfluas en Vicosoprano la riveron Majro (itale: Mera en Italio kaj Maira en Svislando.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento kaj ankoraŭ ĝis preskaŭ 1970 la glaĉerkampoj ĉe la okcidenta deklivo de la monto Cima di Castello tra la rokdeklivoj ankoraŭ atingis Albigna-Glaĉeron en la valo. Hodiaŭ la glaĉerlango de tiuj glaĉerkampoj retiriĝis al alteco de preskaŭ 2'600 m super marnivelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti