Albin Moroder

aŭstra skulptisto

Albin MORODER (naskiĝinta la 6-an de decembro 1922 en Schlitters / Distrikto Schwaz, mortinta la 17-an de novembro 2007 en Mayrhofen / Distrikto Schwaz) estis aŭstra skulptisto.

Albin Moroder
tomboslabo kun portreto, sur la Arbara Tombejo de Mayrhofen
tomboslabo kun portreto, sur la Arbara Tombejo de Mayrhofen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1922 (1922-12-06)
en Schlitters
Morto 17-an de novembro 2007 (2007-11-17) (84-jaraĝa)
en Mayrhofen
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Statuo de la Virgulino, en la Preĝejo Sankta Pio la 10-a (Schüttdorf)

Vivo kaj agadoj redakti

Estante la dua filo de la skulptisto Otto Moroder kaj nepo de la ladina artisto Josef MoroderJumbiërch li venis en la 1927-a jaro al nove konstruita familia domo je Mayrhofen. Ĉar la pli maljuna frato Klaus jam fariĝis lernoknabo en la patra ateliero eblis por Albin frekventi superan lernejon en Innsbruck, nome la Peter-Anich-metilernejon. Estris ĝin tiam Hans Pontiller. Pro sento de neglekto fare de la instruistoj Albin jam duonan jaron pli malfrue revenis disde la lernejo preferante trejniĝi hejme. Intertempe li ĝuis kun la fratoj Klaus kaj Rudolf privatan instruon fare de profesoro pri anatomio de la Universitato de Innsbruck.

Baldaŭ Albin Moroder intencis plifaciligi kaj plimodernigi artaĵajn formojn. Sekve li kreis multajn modernajn aferojn kiuj tamen ĉiam restis ene der la limoj de figura arto. Ilin li montris ĉe ekspozicioj en Vieno, Parizo, Londono kaj Salcburgo. Ĉefa motivo de li estis la krucifikso, kaj oftege li uzis materiale lignon krom bronzo.

En 1945 edzinigis li Erika Kuss kun kiu li havis kvin infanojn; post ŝia morto li denove edziĝis. En 1948 li rajtis partopreni studo-restadon en Anglujo kie li renkontis Henry Moore kun kiu estis dum certa tempo en ties ateliero fruktodona kunlaboro.

En 1986 Moroder eldonis en la tradicio de menestreloj sondiskon kun la titolo Lieder von Herz zu Herz.[1] Furoris lia kanto Blumen der Liebe.

La bronza skulptaĵo Trauer – Hoffnung – Zuversicht estis en la 2002-a jaro starigita antaŭ la katolika preĝejo de Mayrhofen; komisiinto estis la magistrato mem. Ĝismorte Moroder artiste aktivis kaj okaze de privata aŭdienco ĉe lia papa moŝto Benedikto la 16-a enmanigis li krucifikson al la episkopo de Romo.

En februaro 1994 li honore ektitoliĝis profesoro fare de la federacia prezidanto.

Literaturo redakti

  • Annette Wagner-Wilke: "Moroder, Albin". Ĉe: Allgemeines Künstlerlexikon. Die Bildenden Künstler aller Zeiten und Völker (AKL). Band 90, de Gruyter, Berlin 2016, ISBN 978-3-11-023256-1, p. 520-521

Referencoj redakti

  1. Kp. la dataron en la katologo de Germana Nacia Biblioteko

Eksteraj ligiloj redakti