Alcebiades Pais

brazila esperantisto

Alcebiades CORREIA PAESPAIS [pajŝ] (naskiĝis en Palmeira dos Índios, Alagoas, fine de la 19-a jarcento, mortis en Aracaju la 20-an de julio 1927) estis brazila kuracisto, instruisto de la angla lingvo, direktoro de gimnazio en Serĝipo kaj esperantisto.

Alcebiades Pais
Persona informo
Naskiĝo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis fondinto kaj unua prezidanto de la Esperanto-Klubo de Aracaju en 1907. Per lia klopodado la ŝtata registaro de Serĝipo dekretis leĝon favoran al Esperanto. Dum lia vivo la Esperanto-movado estis tre vigla en tiu ŝtato. Li ankaŭ estis bonfara ano de Club Esportivo Sergipe (Serĝipa Sporta Klubo).

En Serĝipo estas publika lernejo (en urbo Cumbe) kaj placo (en ĉefurbo Aracaju) titolitaj laŭ lia nomo.