Alden W. Clausen
Alden Winship "Tom" CLAUSEN[1] (17a de Februaro, 1923 – 21a de Januaro, 2013)[2] estis prezidanto de la Monda Banko el 1981 ĝis 1986. Li estis ankaŭ prezidanto kaj CEO de la Bank of America en 1970 kaj denove en 1986.
Alden W. Clausen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1923 en Hamilton |
Morto | 21-an de januaro 2013 (89-jaraĝa) en Burlingame |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard University of Minnesota Law School (en) Carthage College (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto bankisto |
Li studis juron, sed poste eklaboris por la Bank of America en Los-Anĝeleso. Li plialtiĝis en tiu kariero dum la 1960-aj jaroj kaj atingis la plej altajn pintojn en 1970.[3][4]
En la Monda Banko li sukcedis al Robert S. McNamara kaj estis sukcedita de Barber B. Conable.
Notoj
redakti- ↑ Alden Winship ("Tom") Clausen, World Bank, Alirita la 27an de Novembro, 2010.
- ↑ Laurence Arnold (1923-02-17). Tom Clausen, BofA, World Bank head, dies. SFGate. Alirita 2013-01-24 .
- ↑ "Bank of America Adds Senior Vice President". New York Times. 18 June 1965. ProQuest 116880348.
- ↑ Eric Skjei. "Alden Winship Clausen". Arkivigite je 2021-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Carthage College. Alirita la 10an de Oktobro, 2021.