Aleksandr Rodimcev

Aleksandr Iljiĉ Rodimcev (Алекса́ндр Ильи́ч Роди́мцев) (n. 8-an de marto 1905 - m. 13-an de aprilo 1977) estis generalkolonelo de Ruĝa armeo dum la Dua Mondmilito kaj dufoja heroo de Sovetunio (en 1937 kaj 1945).

Aleksandr Rodimcev
Naskiĝo 8-an de marto 1905
en Ŝarlik, Orenburga provinco, Rusia imperio
Morto 13-an de aprilo 1977
en Sovetunio Moskvo, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: generalkolonelo
Tempo de deĵoro: 1920
Komandis al: 13-a gvardia pafista divizio
Militoj: Hispana Enlanda Milito
Dua Mondmilito
Bataloj: Batalo ĉe Stalingrado
Batalo ĉe Kursko
Medaloj: Heroo de Sovetunio
Persona informo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Milita Lernejo M. V. Frunze
Subskribo Aleksandr Rodimcev
Familio
Infano Irina Rodimtseva
Okupo
Okupo oficiroverkistopolitikisto
vdr

Rodimcev aliĝis al Ruĝa armeo en 1920 kaj batalis en Hispana Enlanda Milito surflanke de respublikanoj kontraŭ Francisco Franco en la jaroj 1936-1937. Tie li akiris la unuan honorigon - heroo de Sovetunio. Li eminentiĝis ankaŭ en batalo ĉe Stalingrado, kie li komandis al la 13-a gvardia pafista divizio kaj por tio li meritis la duan honorigon de la heroo de Sovetunio. Post la batalo ĉe Stalingrado Rodimcev komandis al diversaj divizioj. Li partoprenis ankaŭ batalo ĉe Kursko.

Post la Dua Mondmilito li estis sendita al orienta siberia disktrikto kaj li poste estis armea ataŝeo en Albanio.