Aleksandro de Mediĉo

Alia Aleksandro de Mediĉo (1535-1605) estis elektita papo en 1605 kiel Leono la 11-a.

Aleksandro de Mediĉo (itale Alessandro de' Medici), kromnomita Aleksandro la Maŭro, (naskiĝis la 22-an de julio 1510, mortis la 6-an de januaro 1537) estis neleĝa filo de Lorenzo la 2-a de Mediĉo, duko de Urbino, kaj de andaluzia, maŭrodevena sklavino. Oni kelkfoje asertis, ke Aleksandro estis la filo de la estonta papo Klemento la 7-a, sed tio estas nur malprobabla konjekto.

Aleksandro de Mediĉo
Portreto fare de Pontormo
Portreto fare de Pontormo
Persona informo
Alessandro di Lorenzo de' Medici, detto il Moro
Naskiĝo 22-an de junio 1510 (1510-06-22)
en Florenco
Morto 6-an de januaro 1537 (1537-01-06) (26-jaraĝa)
en Florenco
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco vd
Loĝloko Malnova Palaco vd
Familio
Dinastio Mediĉoj vd
Patro Lorenzo la 2-aKlemento la 7-a vd
Patrino Simonetta da Collevecchio vd
Gefratoj Katerino de Mediĉo vd
Edz(in)o Margareta de Parmo vd
Amkunulo Taddea Malaspina of Massa-Carrara vd
Infanoj Giulia de' Medici • Giulio de' Medici • Porzia de' Medici vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Duko de Penne
Duko de Florenco
Dum 1532
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Duko de Penne, Aleksandro cetere fariĝis la unua duko de Florenco en 1532 (kvankam lia regado fakte komencis ekde 1530). Post diboĉa kaj krimema vivo, Aleksandro estis murdita de sia kuzo Lorenzino de Mediĉo (la fama "Lorenzaccio" de Alfred de Musset).