Margareta de Parmo
dukino de Parmo kaj Piaĉenco, voktino de la Nederlandoj
Margareta de Parmo (5-a de julio 1522, Oudenaarde – 18-a de januaro 1586, Ortona) estis guberniestro de la Hispana Nederlando inter 1559 kaj 1567. Ŝi estis ekstergeedza filino de Karlo la 5-a (Karlo la 1-a de Hispanio) kaj Johana Maria van der Gheynst. Ŝi estis Dukino de Florenco (1536–1537) per sia geedziĝo kun Aleksandro de Mediĉo kaj Dukino de Parmo kaj Piaĉenco (1547–1586) per sia geedziĝo kun Ottavio Farnese.