Leon Alex familia nomo Sándor Löwinger estis rumanuja hungara pentristo, grafikisto naskita la 30-an de majo 1907 kaj mortinta post 8-a de marto 1944 en Ostrog, Sovetunio).

Biografio redakti

La familio de Alex Leon en 1916 translokiĝis Nadjvaradon, kie li finis en 1922 la 4-an klason de la knabmezlernejo. En 1926 li ricevis atestilon kiel helptajloro, sed li ne ŝatis tiun metion. Ekde 1927 li laboris kiel litografisto, poste en 1930 priokupiĝis fotograndigadon. En printempo de tiu jaro li faris lian unuan vojaĝon en Prago. En 1932 li forlokiĝis de sia familio. Lia unua ekspozicio estis en Ĵurnalista Klubo de Oradea kaj la dua en 1933 same en Oradea. En 1934 li estis la duan fojon en Prago. En 1934 li havis ekspoziciojn en Temeŝvaro, Arad, Kluĵo, denove en Temeŝvaro, poste en Oradea. En 1936 li faris pli longan studvojaĝon en Parizo. Li revenis en somero de 1939 kaj li estadis en Oradea, Braŝovo, sed precipe en Temeŝvaro. Inter aŭgusto de 1940 kaj julio de 1942 li loĝis en Oradea. En julio de 1942 oni portis lin al la orienta fronto de militoperacia teritorio. En 1943 li grave malsaniĝis je tifo ekzantema,sed ricevis neniun kuracadon. En januaro 1944 li fuĝis kaj oni internis li malsanulejon pro piedfrostiĝo. Li estis ekspresionista belartisto.

Bibliografio redakti

Fonto redakti