Alexander " Alex " Manoogian (armene: Ալեք Մանուկեան; n. la 28-an de junio 1901 - m. la 10-an de julio 1996) estis armen-usona industria inĝeniero, komercisto, entreprenisto kaj filantropo, kiu pasigis la plej grandan parton de sia kariero en Detrojto, Miĉigano. Li estis la fondinto de Masco Corporation, kiu en 1969 estis listigita en la Novjorka Borso. En 1954, li patentis kaj surmerkatigis la unuan sukcesan senlavan pilkan valvokranon, la Delta- krano, nomumita laŭ la kranka kamo formita kiel la kvara litero de la greka alfabeto[1].

Alex Manoogian
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1901 (1901-06-28)
en Smyrna
Morto 10-an de julio 1996 (1996-07-10) (95-jaraĝa)
en Detrojto
Tombo Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin
Lingvoj angla
Loĝloko UsonoDetrojto
Ŝtataneco UsonoArmenio
Familio
Infano Louise Manoogian Simone
Okupo
Okupo publika konato • entreprenisto • inventistoinĝeniero
vdr

Li kaj lia edzino Marie donacis la Manoogian-Domegon al la urbo Detrojto, kiu uzas ĝin kiel oficialan loĝejon de la urbestro de Detrojto. Aldone al donacoj al lokaj universitatoj, la Manoogian familio donacis grandajn monsumojn al preĝejoj, instruejoj kaj bonfaradoj de la Armena diasporo por konservi kaj daŭrigi sian kulturon.

Referencoj redakti

  1. Masco.com - Our Founder. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-11.