Ariadna fadeno

Vikimedia apartigilo
(Alidirektita el Alfabeta Nomaro-Adresaro)

La termino ariadna fadeno

  1. unuavice aludas al la antikva greka legendo de la kreta princino Ariadno, kiu per tiu fadeno helpis al sia amato, la atena reĝido Tezeo, reveni el labirinto post mortigo de Minotaŭro.
  2. En logiko, la termino estas la solvo de problemo kun multnombraj evidentaj solvopaŝoj - kiel fizika labirinto, logika enigmoetika dilemo - per ĝisfunda apliko de logiko por ĉiuj disponeblaj itineroj. Ĝi estas specifa metodo uzata, kiu povas esti facile sekvebla, por punkton post punkto spuri serion da trovaĵoj en kontinua, ordigita serĉo kiu atingas deziratan finan pozicion. Ĉi tiu procezo povas okazi mense, povas esti fizike registrata kaj eĉ povas alpreni la formon de filozofia debato.
  3. Krome, en la historio de la literaturo de Esperanto la termino "ariadna fadeno" estis la populara titolo de projekto oficiale nomata Alfabeta Nomaro-Adresaro (ANA): Temis pri la unua provo de Esperanto-enciklopedio, kiun en 1916 kaj 1917 en Rigo kreis la esperantisto kaj inĝeniero Vladimír Szmurlo. Pro la unua mondmilito kaj la perturboj de la rusia revolucio de 1917 ĝi aperiĝis nur ĝis la litero E kaj sekve havis tre magran enhavon.
Romia mozaiko - Tezeo kaj Minotaŭro