Alfred COBBAN (n. en 1901 - m. en 1968) estis profesoro pri la historio de Francio en la University College de Londono. Kune kun la eminenta franca historiisto François Furet, li defendis reviziisman studmanieron de la franca revolucio de 1789. Cobban kaj Furet kredis, ke la revolucio fakte malmulte ŝanĝis la francan socion, kontraste al la ortodoksa, marksisma skolo, kiu konsideris tiun revolucion kiel la ribelon de burĝeco kontraŭ nobeleco.

Alfred Cobban
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1901 (1901-05-24)
en Londono
Morto 1-an de aprilo 1968 (1968-04-01) (66-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Gonville kaj Caius • Latymer Upper School
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr