Alfred Deutsch-German

Alfred Deutsch-German (naskiĝinta la 27-an de septembro 1870 en Vieno; mortinta aŭtunon de 1943 en mortigejo Aŭŝvico)[1] estis juda, aŭstra ĵurnalisto, verkisto, scenaristo kaj filmreĝisoro.

Alfred Deutsch-German
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1870 (1870-09-27)
en Vieno
Morto 31-an de oktobro 1943 (1943-10-31) (73-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Alfred Deutsch-German komencis sian karieron kiel verkisto kaj ĵurnalisto, kiel tia li laboris i.a. por la ĵurnalo Kleine Volkszeitung. Por la libroserio „Großstadt-Dokumente“ [grandurbo-dokumentoj] de Hans Ostwald li verkis proks. 1906 volumon 17: „Wiener Mädel“. Mallonge antaŭ la Unua Mondmilito li iris kiel scenaristo al la filmprodukta firmao Wiener Kunstfilm-Industrie. En 1915 li verkis la scenaron por la filmo „Das Kriegspatenkind“, unu el la unuaj propagandofilmoj de Aŭstrujo. Unuafoje li reĝisoris en 1922 per „Die Welt in Gefahr“. Li enscenigis ĉefe manov-aŭstrajn kaj operetecajn filmojn – ofte kun biografia, muzikhistoria fono. Ekde 1929 ĝis 1932 li ne faris filmojn. Post ĉi tiu paŭzo li enscenigis nur samtempe sian unuan kaj ununuran sonfilmon: „Der Musikant von Eisenstadt“. Post tio li laboris ĝis 1938 kiel funkciulo de la aŭstra filmentreprenaro.

Post la anekso de Aŭstrujo al Germanujo li fuĝis al ekzilen al Nizza, por kiel judo eviti persekuton fare de la nazioj. Tie oni arestis lin, enportis lin en la kaptitejon de Drancy kaj forportis lin la 28-an de oktobro 1943 al mortigejo Aŭŝvico, kie li mallonge poste estis gasmurdita.[1]

Filmaro redakti

de la scenaristo, sen ne alie indikite:

  • 1913: Johann Strauß an der schönen blauen Donau
  • 1913: Frau Gertrud Namenlos
  • 1915: Das Kriegspatenkind
  • 1916: Tyrannenherrschaft
  • 1917: Bogdan Stimov
  • 1919: Alte Zeit, neue Zeit
  • 1919: Das Auge des Buddha
  • 1922: Die Rosenkreuzer
  • 1922: Die Welt in Gefahr (unua reĝisorado)
  • 1923: Wien, die Stadt der Lieder (reĝisorado)
  • 1924: Pflicht und Ehre (ankaŭ reĝisorado)
  • 1925: Franz Lehár, der Operettenkönig (reĝisorado)
  • 1926: Frau Braier aus Gaya (reĝisorado)
  • 1926: Franz Schuberts letzte Liebe (reĝisorado)
  • 1929: Erzherzog Johann
  • 1930: Die Tat des Andreas Harmer (ankaŭ reĝisorado)
  • 1934: Der Musikant von Eisenstadt (ankaŭ reĝisorado)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kay Weniger (eldonisto): Das große Personenlexikon des Films. Berlino 2001

Eksteraj ligiloj redakti