Alianco por la Estonto de Kosovo

La Alianco por la Estonto de Kosovo - albane Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës (AAK) - estas nacia centrisma politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1] La partio fondiĝis en aprilo 2001 kaj laŭ la stato de 2009 estas la tria plej forta politika partio en la nove plurpartia Kosovo. Nuna gvidanto de la partio estas Ramush Haradinaj kaj laŭ la stato de aŭtuno 2009 la partio havas tri vicprezidantojn: Ahmet Isufi, Naim Maloku kaj Bajram Kosumi.

Alianco por la Estonto de Kosovo
Aleanca për Ardhmërinë e Kosovës
partio
Lando  Kosovo
Estro Ramush Haradinaj
Fondiĝo la 29-an de aprilo 2001
Lingvo(j) albana
Ideologio albana naciismo, konservativismo
Retejo www.aak-ks.com
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu ankaŭ la artikolon pri la Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administrado de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo).