Alivaltiosihteeri

finna muzika kaj humura grupo

Alivaltiosihteeri ("Subŝtatsekretario") estas finna muzika kaj humura grupo. Ĝi estas fondita en 1985. La grupo komencis sian karieron kiel rokbando, sed nuntempe ĝi estas konata pli pri radia humuro ol pri muziko. Ĝiaj membroj estas Simo Frangén, Pasi Heikura, Jyrki Liikka kaj Matti Toivonen. La originaj membroj estis Frangén, Heikura, Liikka kaj Satu Kurvinen, kiun anstataŭigis Toivonen en 1990. Ĝia hejmloko estas Tampere. En 1990–2017 Frangén, Heikura kaj Liikka faris por la finna radio humurprogramon Alivaltiosihteeri – Suomen virallinen ohjelma (Subŝtatsekretario – La oficiala radioprogramo de Finnlando), pri kiu oni speciale bone memoras Alivaltiosihteerin. Ĝi estis vere populara. Ĝia lasta elsendo estis en la 29-a de aprilo 2017. Ĝi estas unu el la plej longtempaj radiaj programoj en Finnlando. La membroj de la grupo publikigis ankaŭ multajn librojn. Ili interesiĝas pri palindromoj. En la finna televido programoj de Alivaltiosihteeri estis ekzemple Alivaltiosihteeri: Suomi 75, Alivaltiosihteeri muistelee (rememoras) kaj Alivaltiosihteeri valvoo (kontrolas). Ĝeneralaj temoj de ĝia humuro estas ekzemple la finna lingvo kaj kuracistaj servoj. En 1996–2017 la grupo publikigis ĉiujare libron, kie estas kiel teksto radia humuro de Alivaltiosihteeri. Frangén kaj Heikura publikigis du palindromkolektojn, kies aperjaroj estas la palindromjaroj 1991 kaj 2002. Frangén estas la plej konata membro de la grupo. Alivaltiosihteeri ricevis premion pro siaj atingoj en la uzo de la finna lingvo. Alivaltiosihteeri faras humurajn prezentaĵojn en festoj. Ĝi estas en Finnlando vere konata grupo. Alivaltiosihteeri publikigis ankaŭ DVD:n.

Alivaltiosihteeri
Fondo 1985
Ĝenro finnlanda kaj finnlingva muzika kaj humura grupo
Muzikistaro

Simo Frangén, Pasi Heikura, Jyrki Liikka kaj Satu Kurvinen (1985-1990)/Matti Toivonen (de 1990)

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Alivaltiosihteeri (2008). El maldekstre dekstren Pasi Heikura, Jyrki Liikka kaj Simo Frangén.

Keletapit redakti

Keletapit estas parodio pri la infana programo Teletubbies, finne Teletapit, kiun la grupo faris en finna televido kaj radio en fino de 1990-aj jaroj kaj kiu rakontas pri keletappi-oj "Kele" (el la sakra vorto perkele), "Tana" (el la sakra vorto saatana, "Tu" (el la vorto vittu) kaj "Sviddunääs". Keletappi-oj drinkas kaj tabakas, provoke parolaĉas kaj ĝenerale miskondutas, tute malsame ol Teletubbies. La figuron "Kele" aktoris en televido Liikka, la figuron "Tana" Heikura kaj la figuron "Sviddunääs" Frangén. Televide la Keletappi-oj rigardis la filmon Yhdeksän surmanluotia de Mikko Niskanen.

Eksteraj ligiloj redakti