All Quiet on the Western Front (filmo de 1930)

filmo

All Quiet on the Western Front estas filmo premiita per Akademia Premio bazita sur la romano de Erich Maria Remarque, En okcidento nenio nova. Ĝi estis direktita de Lewis Milestone, kaj aperas en ĝi la filmosteluloj Louis Wolheim, Lew Ayres, John Wray, Arnold Lucy kaj Ben Alexander.

En okcidento nenio nova
filmo
Originala titolo All Quiet on the Western Front
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21-a de aprilo 1930
Daŭro 133 minutoj
Ĝenro milita dramo
Kameraado Arthur Edeson, Karl Freund, Tony Gaudio
Reĝisoro(j) Lewis Milestone
Produktisto(j) Carl Laemmle Jr.
Scenaro Maxwell Anderson
Laŭ la verko de Erich Maria Remarque (romano)
Filmita en Usono
Loko de rakonto Germanio
Ĉefrolantoj Louis Wolheim
Lew Ayres
Produktinta firmao Universal Studios
Distribuo Universal Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

La filmo unue aperis en 1930, kaj ĝi estas konsiderata kiel realisma montrado de milito kaj la Unua Mondmilito.

Film-recenzon en Esperanto skribis pri ĝi Jean Forge, [= Jan Fethke], "En Okcidento Nenio Nova" en Literatura Mondo 1931, n-ro 6, p. 124-125.