Allersgraben

Allersgraben, kroate Širokanji, hungare Sirokány [ŝirokAnj] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Weiden bei Rechnitz.

Vido de Allersgraben
Preĝejo en Allersgraben
Tombejo en Allersgraben

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Allersgraben situas sur deklivo de monto. Rechnitz troviĝas je 10 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1570 laŭ tiama hungara ortografio "Syroka". En 1910 vivis en Sirokány kaj en la proksima vilaĝo 181 homoj (plejparte kroatoj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Allersgraben aliĝis al Weiden bei Rechnitz.

Vidindaĵoj redakti