Aloe gariepensis
Garipa aloo (Aloe gariepensis) estas specio en la genro Alooj de la familio asfodelacoj. La specinomo gariepensis venas de la rivero Garipo.[1]
Garipa aloo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aloe gariepensis (Pillans) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜeneralaj karakteroj
redaktiAloe gariepensis estas sentiga aŭ mallongatiga kaj elkreskas plej ofte unuope, multfoje branĉas kaj formas do aretojn. La tigo estas stara aŭ kuŝa kaj ĉe unuope kreskintaj plantoj ĝis 1 metron longa. Ĝi estas ŝarĝita per la restaĵoj de mortintaj folioj. La lancoformaj pintofiniĝaj folioj formas densajn folirozedojn. Iliaj malhelverdaj ĝis ruĝbrunaj foliplatoj longas 30-40 centimetrojn kaj larĝas 5-8 centimetrojn. Sur la iom linihava folisurfaco povas vidiĝi blankaj makuloj. La pikaj, ruĝbrunaj dornoj sur la horneca folirando estas 2-3 milimetrojn longaj kaj malproksimas proksimume 10 milimetrojn unu de la alia.
Floraroj kaj floroj
redaktiLa simplaj floraroj estas 80-120 centimetrojn longaj. La densaj, mallarĝacilindraj pintofiniĝaj grapoloj estas 35-50 centimetrojn longaj kaj 7 centimetrojn larĝaj. La lancoformaj brakteoj havas longon de proksimume 25 milimetroj kaj estas 8 milimetrojn larĝaj. En la burĝona etapo ili estas tegole aranĝitaj. La kutime flavaj aŭ verdflavaj floroj staras sur 15-20 milimetrojn longaj flortigoj. La burĝonoj malofte estas ruĝecaj. La floroj longas 23-27 milimetrojn kaj estas rondaj ĉe la bazo. Ili larĝiĝas en la direkto de malfermo. Iliaj tepaloj ne estas kunkreskintaj. La stamenoj kaj karpeloj elstaras 5-6 milimetrojn de la floro.
Arealo
redaktiGaripaj alooj kreskas en Namibio kaj la sudafrika provinco Norda Kablando sur rokaj deklivoj.
Sistematiko
redaktiLa unua priskribo estis publikigita en 1933 de Neville Stuart Pillans.[2] Sinonimo estas Aloe gariusiana Dinter (1928, nom. inval. ICN, artikolo 32.1c).
Fontoj
redaktiBibliografio
redakti- Susan Carter, John J. Lavranos, Leonard E. Newton, Colin C. Walker: Aloes. The definitive guide. Kew Publishing: Royal Botanic Gardens, Kew, 2011. p. 259.
- Leonard Eric Newton: "Aloe gariepensis". En Sukkulenten-Lexikon. Einkeimblättrige Pflanzen (Monocotyledonen), eld. Urs Eggli. Eugen Ulmer: Stuttgart, 2001. p. 139–140.
Referencoj
redakti- ↑ Urs Eggli, Leonard E. Newton: Etymological Dictionary of Succulent Plant Names. Springer, Berlin/Heidelberg 2010, ISBN 978-3-642-05597-3, p. 91.
- ↑ South African Gardening. Vol. 23, 1933, p. 213.
Ligiloj
redakti- Red List of South African Plants
- Foto Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto de folirozedo