Alpha Condé

prezidanto de Gvineo de 2010 ĝis 2021

Alpha CONDÉ (naskita la 4-an de marto 1938) estas gvinea politikisto kaj funkcias kiel la unua demokratie elektita ŝtata prezidanto de Gvineo de decembro 2010 ĝis septembro 2021, kiam li estis elpostenigita en militista puĉo.

Alpha Condé
Alpha Condé en 2012
Alpha Condé en 2012
Persona informo
ߞߐ߲ߘߍ
Naskonomo ߞߐ߲ߘߍ
Naskiĝo 4-an de marto 1938 (1938-03-04) (86-jaraĝa)
en Boké, Franca Gvineo,  Franca Okcidenta Afriko
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Gvineo vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-SorbonoRusia Universitato de Amikeco inter Popoloj vd
Partio Asembleo de la gvinea popolo vd
Familio
Edz(in)o Djené Kaba Condé vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Un Africain engagé : Ce que je veux pour la Guinée (engaĝita afrikano: Kion mi volas por Gvineo) ❦
Une certaine idée de l'Afrique (certa ideo de Afriko) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li pasigis dekojn da jaroj kiel oponanto de sinsekvaj gvineaj reĝimoj, sensukcese kandidatante kontraŭ prezidento Lansana Conté en balotoj de 1993 and 1998 kaj gvidante la opozician partion RPG ("Rassemblement du peuple de Guinée"). En la balotado de 2010, Condé elektiĝis kiel prezidento en dua stadio de voĉdonado. En 2015 li reelektiĝis, ricevante preskaŭ 58% el la voĉoj. Li estas la prezidanto de la Afrika Unio ekde januaro 2017.

La 5an de septembro 2021 okazis puĉo kontraŭ la reĝimo de Alpha Condé. Tiutage lin anstataŭigis la militisto Mamadi Doumbouya.

La 9-an de decembro 2022, la usona fisko publikigis liston de pli ol kvardek personecoj celitaj de sankcioj pro koruptaj agoj kaj malobservoj de homaj rajtoj. Inter la celoj de la Office of Foreign Assets Control (OFAC), la financa kontrolkorpo de la Trezorejo estas Alpha Condé[1].

Fontoj redakti