Supuru de Jos
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Alsószopor)
Supuru de Jos [supuru de ĵos] (hungare: Alsószopor [ALŝosopor], germane Untersupern [UNtazupern], antaŭe ankaŭ Kusendorf)[1] estas vilaĝo en Rumanio sude de Satu Mare. Ĝi estas la administra sidejo de la komunumo Supur (Szopor, Supern) kaj krome apartenas administre al la distrikto Satu Mare.
Supuru de Jos | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo • sidejo de komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Alsószopor (hungare), Untersupern, antaŭe ankaŭ Kusendorf (germane) | ||
Komunumo | Supur | ||
Iama hungara departemento | Szilágy | ||
Situo | 47° 28′ N, 22° 48′ O (mapo)47.46583333333322.793888888889Koordinatoj: 47° 28′ N, 22° 48′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 152 m | ||
Poŝtkodo | 447300 | ||
Loĝantaro | 1 340 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138930 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 455 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1956 estis 1 804 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 281 loĝantoj.
Historio redakti
Ĝia unua mencio skribe estas en 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Alsószopor apartenis al Hungario (Szilágy).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj redakti
- Jenő Kovács Katona (8-a de februaro 1910 – Koloĵvaro, 9-a de oktobro 1944): poeto, prozaisto, kritikisto.