Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amaj Poemoj [1][2] estas poemaro kun deko da originale esperantlingvaj versaĵoj kaj ok verstradukoj verkitaj de Jaume Grau Casas. La 32-paĝa libreto aperis en Barcelono en la jaro 1924 ĉe Presejo Vinyals.

Amaj Poemoj
Aŭtoro Jaume Grau Casas
Eldonjaro 1924
Urbo Barcelono
Eldoninto Presejo Vinyals
Paĝoj 32
vdr

Recenzoj redakti

 
 Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 124
 
 Kolekto de 18 belaj amaj poeziaĵoj: 10 originale verkitaj, 8 tradukitaj el la kataluna lingvo. 
— Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti