Ambrus Nagy [ambruŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Nagy Ambrus István estis hungara skermisto (spadisto), olimpiano, kirurgo.

Ambrus Nagy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1927 (1927-08-20)
en Budapeŝto
Morto 18-an de julio 1991 (1991-07-18) (63-jaraĝa)
en Hago
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • kuracisto
vdr

Ambrus Nagy[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de julio 1991 en Hago.

Biografio redakti

Ambrus Nagy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951, kirurgian diplomon en 1955. Post la lasta diplomo li laboris en hospitalo en Budapeŝto ĝis la Somera Olimpiko 1956, poste li restis eksterlande. Li vivis en Johanesburgo kaj Vieno, ekde 1958 en Hago, kie li estis kuracisto. Li mortis pro aŭtoakcidento. Li ricevis premiojn inter 1951 kaj 1954.

Sporta kariero redakti

Ambrus Nagy skermis en pluraj sportkluboj en sia naskiĝurbo inter 1945–1956. Li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis olimpiano en la menciita Olimpiko en 1956 kun arĝenta medalo teame, krome en mondĉampionumo en 1955 li estis la tria teame. Depost 1956 li ne skermis.

Fontoj redakti

Referencoj redakti