Amerika nigra hematopo

La Amerika nigra hematopo, Haematopus bachmani, estas facile videbla nigra birdo kiu troviĝas en strandoj de okcidenta Norda Ameriko. Pli precize ekde la insularo de Aleŭtianoj en Alasko ĝis marbordo de duoninsulo Baja CaliforniaMalalta Kalifornio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika nigra hematopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Haematopus
Specio: H. bachmani
Haematopus bachmani
(Audubon
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika nigra hematopo estas la ununura membro de la familio de (Hematopedoj) en la plej granda parto de sia teritorio koincidante nur iomete kun la Amerika hematopo (H. palliatus) en marbordo de Baja California. En ĝia teritorio estas komune nomata surloke nur kiel Nigra hematopo, sed tiu nomo estas uzata ankaŭ kompreneble por la Nigra hematopo, H. ater, kaj por la Afrika nigra hematopo, H. moquini. La scienca nomo Haematopus bachmani estis konstruita de John James Audubon el tiu de lia amiko John Bachman. La specio ne estas konsiderata kiel minacata.

Aspekto redakti

La Amerika nigra hematopo estas granda tute nigra vadbirdo 9 cm longa kun brilruĝa longa beko kaj rozkoloraj kruroj. Ĝi havas brilflavan okulon kaj ruĝan okulringon. Pri ties plumaro oni devas diri, ke ĝi varias iomete el nordo suden ĉar ĝi estas iom pli malhela norde.

Konduto redakti

La Amerika nigra hematopo vivas ĉe sia teritorio ĉiam proksime de strandoj kaj ĉefe de ŝtonaj strandaj partoj. Ĝi manxas en intertajda zono,

 
Amerika nigra hematopo en Akvobestejo de Monterey

manĝante marajn senvertebrulojn, ĉefe moluskojn kiel mitulojn, lapojn kaj aliajn. Ili manĝas ankaŭ krabojn. Ili ĉasas tra la intertajda zono per rigarda serĉado ofte tiom proksime de akvabordo ke ili devas iom ekflugi por eviti ondojn. Ili uzas ties fortikajn bekojn por depreni moluskojn kaj malfermi konkojn.

La Amerika nigra hematopo estas teritoria birdo dum nestosezono, defendante ties manĝejojn kaj nestejojn. Kelkaj paroj restis kune dum multaj jaroj. Nestoj estas truoj surplankaj kie etaj ŝtonetoj kaj konkofragmentoj estas lokitaj per bekotuŝado.

Ĉirkaŭ 2 aŭ 3 ovoj estas demetataj sur la nesto. Ili estas fortaj kaj kapablas travivi altajn tajdojn. La idoj povas elnestiĝi post unu tago kaj restos en la teritorio longe, ĝis 40 tagoj. Junuloj restos en la teritorio ĝis la venonta bredsezono. Se la gepatroj migras, la tiujaraj idoj migros kun ili; tiu okazas des pli ofte ju pli norde.

Referencoj redakti