Amir Gilboa

israela poeto

Amir GILBOA (hebree אמיר גלבע) (la 25an de septembro 1917 – la 2an de septembro 1984) estis israela poeto. Gilboa ricevis la Israelan Premion por literaturo en 1982.

Amir Gilboa
Persona informo
אמיר גלבע
Naskonomo ברל פלדמן = Berl Feldman
Naskiĝo 25-an de septembro 1917 (1917-09-25)
en Radiviliv
Morto 2-an de septembro 1984 (1984-09-02) (66-jaraĝa)
en Petaĥ Tikva
Etno judoj vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Sovetunio
Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Amir Gilboa
Profesio
Okupo poeto
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la plej gravaj poetoj de la 1948-datita generacio (ankaŭ: Palmach- generacio). Li diferencis de aliaj pro siaj propra stilo kaj lingvoeksperimentoj. Lia verkado ofte traktas romantikajn temojn kaj tiujn de la BiblioKabalo [1].

Verkado

redakti
 
memortabulo sur la hejmo de Gilboa en Tel- Avivo.

En 1941 li publikigis siajn unuajn poemojn en la hebrea en la literatura revuo Dapey Sifrut, kiun redaktis la poeto Avraham Shlonski. En 1949, la volumo de poezio Sheva reshuyot estis publikigita, kiu rakontis pri liaj militaj spertoj. Inter 1955 kaj lia emeritiĝo en 1980 li laboris ĉe la eldonejo Massada en Tel-Avivo. Ĉiuj liaj verkoj venis sur la merkaton por la unua fojo en 1963.

En 1983 li suferis koratakon. Post korkirurgio, li finfine mortis pro kornesufiĉo en 1984 en Beilinson Hospitalo en Petaĥ Tikva. Du semajnojn antaŭ sia morto li finis la lastan volumon de poemoj de Hakol holekh.

Verkaro

redakti

Kolektoj de poemoj:

  • אילה אשלח אותך ,1973. Ajala esschlach otach (La Gazelo mi Sendas vin)
  • כחולים ואדומים ,1963. (Ruĝa kaj Blua)
  • מבחר שירים ,1962. (Elektitaj versoj; kompilite fare de Dan Zalka)
  • לאות ,שירים,1942. (En la signo)
  • 1953 שירים בבוקר- בבוקר Shirim baboker - baboker
  • קטף שירים מכאן ומכאן ,שירים ,1979. Ktaf shirim mi-kan u-mi-kan (Poemoj de ĉi tie kaj tie)
  • רציתי לכתוב שפתי ישנים ,1968. ( Ratziti lichtov siftei yeshenim ) (mi volis priskribi la lipojn de tiuj,kiuj dormas)
  • הכל הולך ,1984 (Ĉio iras bone)
  • כל השירים ,1994. (Ĉiuj poemoj)

Referencoj

redakti